Kornomutuo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kornomutuo


Kornomutuo, ĉe Santaluisa Zoologia Ĝardeno
Kornomutuo, ĉe Santaluisa Zoologia Ĝardeno


Biologia klasado


































Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Kokoformaj Galliformes

Familio:

Kracedoj Cracidae

Subfamilio:

Penelopenoj

Genro:

Oreophasis

Specio:

O. derbianus



Dunomo


Oreophasis derbianus
(G.R. Gray, 1844)

Konserva statuso


Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kornomutuo









v  d  r


Information icon.svg



La Kornomutuo, KornomeleagroKornojakuo (Oreophasis derbianus) estas birdospecio membro de la familio de Kracedoj, nome parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.


Temas pri granda kokeca birdo, proksimume 75 al 85 cm longa, simila al meleagro kun brilaj bluecnigraj supraj partoj, ruĝaj kruroj, blankaj irisoj, flavaj beko kaj ruĝa korno kapopinte, kio estas tialo por la komuna nomo. La gorĝo, brusto kaj supra ventro estas blankaj kun bildo kvazaŭ akvamado de nigecaj linioj, kaj ties longaj vostoplumoj estas nigraj kun blanka bendo ĉe la mezo aŭ bazo. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junulo estas pli senkolora kun pli malgranda korno, kaj havas brunajn voston kaj flugilojn. Oni ne konas subspeciojn.[1]


La nura membro de la monotipa genro Oreophasis, la Kornomutuo distribuiĝas en humidaj montararbaroj de sudorienta Meksiko-(Chiapas) kaj Gvatemalo de Centrameriko. Ĝi troviĝas en altitudoj de 2,500 ĝis 3,350 metroj supre marnivelo. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj, verdaj folioj kaj malgrandaj senvertebruloj. Ili prenas akvon el la planroj de la genro Bromelia. Ili nestumas ĉe akvofluejoj somere, en la kanopeo. La ino kutime demetas ĝis du ovojn, kiuj estas kovataj dum 35 tagoj.[2]


La Kornomutuo ne estas vera jakuo, sed iom similas al tiuj birdoj ĉefe laŭ ĝeneralaj formo kaj koloro, dum la korno estas pli memoriga pri la Kaskomutuo. Fakte, tiu specio estas la nura survivinto el tre antikva stirpo de kracedo kiu evoluis sendepende el ĉiuj aliaj vivantaj membroj de tiu familio[3] dum almenaŭ 20, eble tiom multe kiom ĝis 40 milionoj da jaroj.


Kvankam ŝajne ili havas reale neniun proksiman parencon inter vivantaj kracedoj, la veraj jakuoj estas ŝajne plej distaj. Konsiderinte, ke la baza rilataro de la vivantaj kracedoj ne estas bone solvita, la Kornomutuo estas ofte lokita en distinga subfamilio, nome Oreofazenoj. Alternative, ĝi povus esti inkludita en granda subfamilio Kracenoj kun mutuoj kaj ĉaĉalakoj (Pereira et al. 2002)


Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio, limigita teritorio kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Kornomutuo estas taksita kiel Endanĝerita fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico I de CITES.



Referencoj |





  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology


  2. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.


  3. Pereira, S.L., Baker, A.J.& Wajntal, A. (2002). Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves). Systematic Biology, 51(6): 946-958. DOI 10.1080/10635150290102519 PDF kompleta teksto



  • Pereira, Sérgio Luiz; Baker, Allan J.& Wajntal, Anita (2002): Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves). Systematic Biology 51(6): 946-958. DOI 10.1080/10635150290102519 PMID 12554460 PDF kompleta teksto


Eksteraj ligiloj |



  • BirdLife Species Factsheet


  • Kornomutuo, foto, Artikolo Aventuras Naturales


  • Kornomutuo, foto; Article (Olepentraĵoj)


  • Poŝtmarkoj (el Meksiko, tri tipoj)


  • Fotaro de Kornomutuo VIREO


  • Kornomutuo, filmetoj ĉe Internet Bird Collection







Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?