Modern Jazz Quartet
Milt Jackson en la malfruaj 1970-aj jaroj Modern Jazz Quartet (aŭ mallonge: MJQ ) estis usona ĵazbando, kiu sin dediĉis al malpasia ĵazo. Enhavo 1 Historio de la ensemblo 2 Graveco kaj kunlaboroj 3 Diskoj 4 Literaturo 5 Eksteraj ligiloj Historio de la ensemblo | En 1952 John Lewis (piano), Milt Jackson (vibrafono), Percy Heath (kontrabaso) kaj Kenny Clarke (frapinstrumentaro) fondis ĝin surbaze de la Milt Jackson Quartet . Jackson, Lewis kaj Clarke konsistigis ekde 1946 ĝis 1950 – origine kun Ray Brown – la ritmosekcion de la bandego de Dizzy Gillespie kaj sin distris dum longdaŭraj blovinstrumentistaj ekzercadoj komence per komuna muzikado. Poste la kvaropo estis elstarigata je koncertoj de la Ĝilespia orkestro kiel bando en la bando (kiu muzikis, dum kiam la blovinstrumentistoj permesis al si ripozopaŭzon), prezentis tamen ankaŭ kiel Milt Jackson Quartet , kun Heath anstataŭ Brown. Kiam la kvar muzikistoj novformis en 1952 la Modern Jazz Qua...