Theater in der Leopoldstadt
La teatro en 1850, tiam jam nomita "Carltheater". La Theater in der Leopoldstadt aŭ Leopoldstädter Theater (germane por: Teatro en Leopoldstadt ) estis malnova viena antaŭurba teatro en la 2-a urbodistrikto viena. Enhavo 1 Historio 2 Repertuaro 3 La plej konataj aktoroj 4 Dramverkistoj 5 Literaturo Historio | Ĝi malfermiĝis fare de la unua direktoro Karl Marinelli en la 1781-a jaro. Pro financaj kialoj en la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento la teatro estis vendata al Carl Carl, kiu estis gvidanta ĝin paralele al la Theater an der Wien . En 1847 la malnova teatrejo malkonstruiĝis kaj rekonstruiĝis laŭ la planoj de la arĥitektoj Eduard van der Nüll kaj August Siccard von Siccardsburg por esti inaŭgurita poste solene sub la nomo de Carltheater . Ĝi komplete ruiniĝis dum la Dua Mondmilito. Repertuaro | Vienaj burleskaj komedioj kaj farsoj Teatraĵoj pri rabistoj kaj soldatoj Parodioj kaj teatraĵoj kun kanto La plej konataj ...