Strekaj kanaoj
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Katakana. Japanaj skribsistemoj Kanji (Ĉina skribo) Kana (Kanao) Hiragana (rondaj kanaoj) Katakana (strekaj kanaoj) Hentaigana Man'yōgana baziĝas sur Furigana Okurigana Rōmaji (Latinigo) Hepburn-sistemo Kunrei-sistemo La strekaj kanaoj (Katakana: カタカナ; Kanji: 片仮名; katakana “fragmentaj kanaoj”) estas unu el la tri japanlingvaj skribsistemoj, kune kun kanĝi kaj rondaj kanaoj ( hiragana ). Ili estas uzataj por transskribi la eksterlandajn vortojn, la proprajn nomojn, sciencajn nomojn de bestoj kaj plantoj, kaj la onomatopeojn. Oni povas ankaŭ uzi ilin por emfazi vortojn, kiujn oni normale skribas per kanĝi aŭ rondaj kanaoj (simile al kursiva en eŭropaj lingvoj). Enhavo 1 Uzado 2 Tabelo de la strekaj kanaoj 2.1 Aliaj signoj 2.2 Pliaj signoj 3 Ortografio 4 Skribordo de strekaj kanaoj 5 Origino 6 Ceteraĵo Uzado | Oni skribas per strekaj kanaoj : eksterl...