Rivero Gvadaramo
Rivero Gvadaramo Bazaj informoj Fluo Geografio v • d • r Angulo de la rivero Guadaramo en Torrelodones (Madrido). La rivero Gvadaramo, en la municipo de Galapagar (Madrido). La rivero Gvadaramo , aŭ Guadarrama en la hispana origine, estas alfluanto de la rivero Taĵo, kiu elfluas en la Regiono de Madrido (Hispanio), kiun ĝi trapasas en sia alta kaj meza fluado. Per sis malalta fluokurso trpasas teritoriojn de la provinco de Toledo, kie ĝi alfluas al Taĵo post flui dum 131,8 kms. Ĝi pli precize elfluas el Valo de Fuenfría (Fridfonto), je ĉirkaŭ 1.900 m alte, ene de la municipa teritorio de Cercedilla (Madrido), en la suda flanko de la Gvadarama Montaro (Centra Sistemo). Tiu rivero trafluas ambaŭ provincojn per kursofluo ege simila al vertikalo nordo-suden. La meza fluo troviĝas protektita ene de la Regiona Parko de la meza Gvadaramo, unu el la tri parkoj regionaj de Madrido. [1] La areo de ties baseno estas de 1.708 km² kaj en ĝi troviĝa...