Somera tempo
Printempo : Ŝanĝo de vintra tempo al somera tempo Nur la blukoloraj landoj uzas somertempon. Somera tempo uzata Somera tempo ne plu uzata Somera tempo neniam uzata Somera tempo estas ŝanĝo de la oficiala tempo per aldono de unu horo, tiel delokigante la lumtagajn horojn dum iu periodo de la jaro. Sur la norda hemisfero, la hor-fortiro okazas fine de marto aŭ komence de aprilo, la reŝanĝo (redono) de la horoj okazas fine de septembro aŭ en oktobro. En Kanado kaj Usono (krom lokaj esceptoj), la hor-fortiro okazas komence de marto kaj redono en komenco de novembro. Estas kontraŭe en la suda hemisfero, la hor-fortiro je unu horo okazas de meze aŭ fine de oktobro ĝis meze aŭ fine de marto. Enhavo 1 Historio 2 Kritiko je la somera tempo 3 Senŝanĝa antaŭenigo de la tempo je unu horo 4 Referencoj 5 Vidu ankaŭ Historio | La ideon suprenĵetis unuafoje Benjamin Franklin, en sprita eseo [1] de 1784, dum la epoko de oleaj lampoj. En 1...