Marktkirche (Essen)
Preĝejo Marktkirche en Essen La preĝejo Marktkirche en la centro de Essen troviĝas ĉe la placo Flachsmarkt kaj estis la unua protestanta preĝejo en Essen. Enhavo 1 Historio 2 Ekipaĵo 3 Referencoj 4 Literaturo 5 Eksteraj ligiloj Historio | Unua dokumenta mencio de la preĝejo troviĝas en la testamento de Teofano, en kiu ŝi destinis, ke je ŝia memoro estu ekflamataj kandeloj ad sancta Gertrudii . Supozeble la unua preĝejo ekestis ĉi-loke proksimume 1043, kiam Teofano, abatino de Essen, ricevis de imperiestro Henriko la 3-a la foirprivilegion, kiel preĝejo por la foirkomercistoj. Unua nomado kiel Marktkirche (eo: Foirpreĝejo) estas dokumentebla jam por la 14-a jarcento. Dum la mezepoko ĝi servis al la urbokonsilantaro ankaŭ kiel balotejo kaj kunvenejo. Per la okupado de la preĝejo fare de la civitanaro en 1543, kiu per tio postulis la enpostenigo de protestanta pastro, la foira preĝejo akiris ĉefan gravecon. Tamen la urbestraro venkis nur en 156...