Sulfido
Sulfidoj estas saloj de sulfurhidrogenoj (H2S), kiuj entenas la sulfid-jonon S2− aŭ kovalentaj organikajn kombinaĵojn en strukturo de R-S-R', kiuj ankaŭ nomiĝas tioeteroj. La sulfid-anjonoj nomiĝas mallonge sulfidoj.
Kun la metal- aŭ duonmetal-katjonoj estiĝas ĉirkaŭ 600 sulfid-mineraloj, kiuj montras plej ofte karakterajn kolorojn kaj skrap-koloron. Al tiuj apartenas multaj ercoj, tiel la neorganikaj sulfidoj servas kiel ekspluatindaj krudmaterialoj kun granda enteno je metaloj ekz. fero, kupro, plumbo, zinko, hidrargo, arseno kaj antimono.
ekzemploj |
galenito (PbS) [1]
bornito (Cu5FeS4)- dimethila sulfido
- difenila sulfido
kupro(II)sulfido (kuprobrilo) (CuS)
kalkopirito (CuFeS2)
pirito (FeS2)
realgaro (AsS)
stibnito (Sb2S3)
sfalerito (ZnS)
cinabro (HgS)
Referencoj |
↑ Laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.380 kaj laŭ Mineralnavn la nomo estas "galeno"
Legu ankaŭ |
sulfito (SO32−), sulfato (SO42−), sulfuro (S)