Johann van Beethoven











































Johann van Beethoven

Johann von Beethoven.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

14-an de novembro 1740 (1740-11-14)
en Bonn

Morto

18-an de decembro 1792 (1792-12-18) (52-jara)
en Bonn

Ŝtataneco

Germanio

Profesio

muzikisto, dirigento, kantisto, komponisto, instruisto

Lingvoj

germana lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Maria Magdalena van Beethoven



Infanoj

Ludwig van Beethoven, Nikolaus Johann van Beethoven, Kaspar Anton Karl van Beethoven

Patro
Ludwig van Beethoven







v  d  r


Information icon.svg





Johann van Beethoven (1740-1792) kaj Maria Magdalena Keverich (1746-1787), Ludwig van Beethoven.


Johann van BEETHOVEN (Bonn, 14-a de novembro 1740 – samloke, 18-a de decembro 1792) estis germana tenoro de la kortego de Bonn. Li estia la patro de la fama komponisto Ludwig van Beethoven.


La 12an de novembro 1767 li edziĝis en la preĝejo de Sankta Remiĝo en Bonn kun Maria Magdalena Keverich (19-a de decembro 1746-17-a de julio 1787), juna vidvino kaj filino de kuiristo de Treviro. Pro tio, la geedziĝo de la gepatroj de la fama komponisto estis kontraŭita de lia avo, kiu tiam estis jam prestiĝa kapelmajstro de la kortego kaj konsideris la junulinon de socia klaso pli malalta al tiu de sia filo, kio ne pravis ĉar en ŝia familio estis ankaŭ skabenoj kaj eĉ senatoroj.[1]


La geedzoj translokiĝis al la domo 515 de Bonngasse kaj post du jaroj, nome en 1769, naskiĝis ilia unua filo, baptita kiel Ludwig Maria van Beethoven. Tamen, apenaŭ ses tagojn post la bapto, la bebo mortiĝis. La 17a de decembro 1770 estis baptita la dua filo, en la preĝejo de Sankta Remiĝo de Bonn, per la nomo «Ludovicus van Beethoven» (Ludwig van Beethoven) laŭ oni atestas en la bapta atestilo. Lia naskiĝdato, ĝenerale akceptita kiel 16a de decembro 1770, ne havas historian dokumentaron kiu pruvu ĝin. Maria Magdalena havis ankoraŭ aliajn kvin pliajn filojn, el kiuj survivis nur du: Kaspar Anton Karl van Beethoven, baptita la 8an de aprilo 1774, kaj Nikolaus Johann van Beethoven, baptita la 2an de oktobro 1776. La biografiistoj ne interkonsentas pri la precizaj naskiĝdatoj de la filoj de Maria Magdalena Keverich.[2]



Notoj |




  1. lvbeethoven.com (eld.). «Genealogía de Beethoven». [1] Konsultita la 18an de marto 2018.


  2. «Karl van Beethoven's family tree» [2] Konsultita la 19an de marto 2018.
















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51