Algovio




La Algovio, germane Allgäu, estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholz [jungholc] (en Tirolo) kaj la Eta Valservalo (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, montherbejo kaj de mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.




Enhavo






  • 1 Ĝenerale


    • 1.1 Komonumoj en la Algovio


    • 1.2 Riveroj kaj lagoj


    • 1.3 Montoj







Ĝenerale |


En la Algovio loĝas pli ol 500'000 homoj. La regionaj limoj de la Algovio ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas.
Oni disigas la Algovion (historie laŭ la radikiĝintaj dialektoj) en kvar partoj:



  • La Supra Algovio en la sudo, en kio estas la distrikto Oberallgäu [ober-algoj], "supra Algovio", Jungholz [jungholc] (en Tirolo), la Eta Valservalo (en Forarlbergo) kaj la eksterdistrikta urbo Kempten, kio estas la plej granda algovia urbo kaj pli/malpli la mezo de la Algovio.

  • La Okcidenta Algovio en la okcidento, kio estas granda parto de la distrikto Lindau kaj eta parto de la distrikto Ravensburg, pli ekzakte la eksdistrikto de Wangen en Algovio.

  • La Suba Algovio en la nordo, en kio estas la distrikto Unterallgäu [unter-algoj], "suba Algovio", kaj la eksterdistrikta urbo Memmingen. La norda parto de la Suba Algovio laŭ kulturo jam estas pli ŝvaba ol algovia.

  • La Orienta Algovio en la oriento, en kio estas la distrikto Ostallgäu [ost-algoj], "orienta Algovio", kaj la eksterdistrikta urbo Kaufbeuren.



Komonumoj en la Algovio |


Interalie: Bad Wurzach - Bad Wörishofen - Buchenberg - Füssen - Immenstadt en Algovio - Isny en Algovio - Kaufbeuren - Kempten en Algovio - Leutkirch en Algovio - Lindenberg en Algovio - Marktoberdorf - Memmingen - Mindelheim - Oberstaufen - Oberstdorf - Sonthofen - Wangen en Algovio.



Riveroj kaj lagoj |


La plej grandaj riveroj estas en la okcidento la rivero Argen [argen] (Supra Argen, Suba Argen), en la mezo la rivero Iller [iller], mezoriente la rivero Wertach [vertaĥ], kio fluas en Aŭgsburgo en la riveron Lech [leĥ], kio estas pli/malpli la orienta limrivero de la Algovio. La plej grandaj lagoj en la Algovio estas la Lago Forggensee kaj la Lago Grosser Alpsee.



Montoj |


La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj:


Großer Krottenkopf – 2.657 m (.at)
Hohes Licht – 2.651 m (.at)
Hochfrottspitze – 2.649 m (.de)
Mädelegabel – 2.645 m (.de)
Urbeleskarspitze – 2.632 m (.at)
Steinschartenspitze – 2.615 m (.at, hajlbrona vojo)
Bockkarkopf – 2.609 m (.de, hajlbrona vojo)
Marchspitze – 2.609 m (.at)
Bretterspitze – 2.608 m (.at)
Biberkopf – 2.599 m (plej suda germana punkto)







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto