Fort Staigue





51.805297863889-10.015969277778




fortreso Staigue, Irlando




interna aspekto


Fort Staiguefortreso Staigue (irlande Cathair na Stéige) estas ringfortreso en la sudo de la duoninsulo Iveragh, kiun ĉirkaŭas la „Mórchuaird Chiarraí“ (Ring of Kerry). Kune kun la fortresoj Chathair Gheal (Cahergall), Leaca na Buaile (Leacanabuaile) (apud Cathair Saidhbhín (Cahersiveen)) kaj Cathair an Lóthair - ĉiuj en la graflando Ciarraí, kun Cathair Chonaill (Caherconnell) en la graflando An Clár, kun la fortresoj sur la Aran-insuloj kaj Grianán von Aileach en la nordo de la insulo en la graflando Donegal ĝi estas inter la plej bone restaŭritaj historiaj ringfortresoj de la lando.


La rondmuro estis ĝis 5,5 m alta kaj ĝis 4 m dika. La diametro de la instalaĵo estas ĉ. 27 metroj. La malalta pordotruo gvidas en la interno. Je la interna flanko estas enkonstruitaj en la muro du kameroj. La plafonoj de la kameroj estas kovritaj de ŝtonaj platoj. Pluraj ŝtuparoj gvidas al la murkrono.


La datigo de la instalaĵoj estas malfacila. Oni supozas, ke la ŝtonfortreso estiĝis kelkaj cent jaroj antaŭ nia erao.



Signifo |


Parto de la arkeologoj kredas, ke la ringfortresoj estas defendaj instalaĵoj. Tamen ili ankaŭ povas esti noktaj ejoj por la homoj kaj ties brutaro aŭ povus temi pri kultejoj. Ekzistas nur malmultaj kompareblaj instalaĵoj, el kiuj la plej signifaj menciiĝis supre.



Literaturo |


  • Matthew Stout: The Irish Ringforts, Dublin 1997, ISBN 1-85182-582-7.



  • Kategorio Fort Staigue en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono