Komunumaro Boostedt-Rickling
Boostedt-Rickling | |||||
| |||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
Distrikto | Distrikto Segeberg | ||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | ||||
Koordinatoj | 54°01′N 10°10′O / 54.017°N, 10.167°O / 54.017; 10.167 (Komunumaro Boostedt-Rickling)Koordinatoj: 54°01′N 10°10′O / 54.017°N, 10.167°O / 54.017; 10.167 (Komunumaro Boostedt-Rickling) | ||||
Areo | 147,16 km² | ||||
Loĝantaro | 12297 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Aŭtomobila kodo | SE | ||||
Oficiala Municipokodo | 010605063 | ||||
Subdivido | 6 komunumoj (Gemeinden) | ||||
Komunumestro | Wilhelm Möllhoff | ||||
Adreso de la administrejo | Twiete 9 24598 Boostedt | ||||
Oficiala retejo | http://www.amt-boostedt-rickling.de/ | ||||
Boostedt-Rickling estas komunumaro - en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter - en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Segeberg, iom norde de Hamburgo. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 12 297 loĝantojn.
La unuopaj komunumoj ĝis fine de la jaro 2007 estis (la respektivaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato 30-a de septembro 2006 inter krampoj):
Daldorf (722)
Groß Kummerfeld (2.002)
Heidmühlen (706)
Latendorf (608)
Rickling (3.357)
La 1-an de januaro 2008 la komunumo Boostedt aliĝis al la komunumaro Rickling, kiu sekve ŝanĝis sian nomon al Boostedt-Rickling.
Administra sidejo de la komunumaro ĝis fine de la jaro 2007 estis la samnoma komunumo Rickling, sed komence de la jaro la sidejo translokiĝis al Boostedt.
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la komunumaro (germanlingvaj)
|