Baterio





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri elektra baterio. Por informoj pri artileria baterio, vidu la paĝon Artilerio.

Elektra baterio (ankaŭ akumulatoro okaze de por aŭtomobiloj, industria uzo) estas grupo de galvanaj piloj. La nocio hodiaŭ ankaŭ signifas la unuopajn pilojn.




Enhavo






  • 1 Bazprincipoj de uzo


  • 2 Tipoj


    • 2.1 Uztereno


    • 2.2 Primaraj piloj


    • 2.3 Sekundaraj piloj


    • 2.4 Grando




  • 3 Literaturo


  • 4 Bildgalerio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Bazprincipoj de uzo |


La elektrodaj materialoj determinas la elektran tension de la pilo laŭ la elira grandeco. Pli grandan tension oni akiras per seria konekto de pluraj elementoj.


La kapacito de baterio estas aldonita kiel teorie elgajnebla elektra ŝargo en amperhoroj. La praktike atingebla kapacito dependas de la fakta grandeco de la malŝarga kurento kaj temperaturo de la baterio.


La kapacito (energiokvanto) ĉe fiksa tensio atingeblas per pli grandaj piloj. Paralela konekto por kapacita grandigo povas kaŭzi la baldaŭan malŝargiĝon de la piloj, ĉar la unuopaj ĉeloj (piloj) diferenciĝas en interna rezisto kaj formas inter si propran kurantan cirklon.


La daŭreco, uztempo de baterioj estas aldonita per nombro de ŝargaj/malŝargaj cikloj, ĝis akumulatoro ankoraŭ havas difinitan ŝargokapaciton. La normoj de DIN 43539 parto 5 kaj IEC 896 parto 2 komunikas por tio diversajn procesojn kaj antaŭskribojn.


En multaj (riĉaj) landoj oni organizite kolektas la danĝeran rubon de la foruzitaj baterioj. En multaj landoj oni jam malpermesis vendon de hidrargo-enhavaj (super 2 %) baterioj, piloj. (Legu bateria recikligo)



Tipoj |



Uztereno |



  • por porteblaj aparatoj kiel ekz. poŝlampoj, horloĝoj (por tiuj butonpilo).

  • precipe por aŭtomobiloj akumulatoro.

  • elektraj veturiloj disponas pri trakciaj baterioj.


  • staciona baterio (en industrio servas en interrompo kurenton).



Primaraj piloj |


Primaraj piloj en grando de AA nomatas galvanaj piloj, kiuj post la malŝargo ne estas denove ŝargeblaj. Oni nomas ilin laŭ la uzita materialo:




  • Alkali-mangan-baterio; 1,5 V je pilo


  • zink-karbon-baterio; 1,5 V je pilo


  • oksi-nikel-hidroksid-baterio; 1,5 V je pilo


  • litio-baterio; depende de la katoda materialo 2,9 ĝis 3,6 V, specifaj tipoj ankaŭ 1,5 V


  • zink-aero-baterio; 1,5 V je pilo


  • hidrargaoksid-zink- baterio; 1,35 V je pilo


  • Arĝentoksid-zink- baterio; 1,55 V je pilo



Sekundaraj piloj |


Sekundaraj piloj aŭ akumulatoro estas tiuj galvanaj piloj, kiuj estas reŝargeblaj post malŝargo.




  • acida akumulatoro (plumbo/sulfuro) 2,3 Volt je pilo, divastiĝis kiel 6-, 12- kaj 24 volta aŭtobaterio


  • nikel-kadmia baterio; 1,2 V je pilo


  • nikel-metalhidrida baterio; 1,2 V je pilo


  • litia-jona baterio; 3,7 V je pilo

  • litia-polimera baterio


  • alkali-mangana baterio (angle: Reusable Alkaline Manganese, malongg: RAM); 1,5 V


  • ĵeleo-akumulatoro estas fermita akumulatoro, kies elektrolito estas ligita en ĵeleo.



Grando |


Aparatobaterioj devas esti kompakta, malpeza, mekanike rezista. Ili estas aĉeteblaj kiel zink-karbona aŭ alkali-mangana baterio. La nomumo sekvas la normojn de IEC kaj ANSI:












































































IEC, malgranda povumo (C)

IEC, granda povumo (KOH)

ANSI

Nomumo

Grando

Volto
E96
LR 61
AAAA
Mini
Ø 8,3 mm, h 42,5 mm
1,5 V
R03/UM-4
LR 03/AM-4
AAA
Mikro
Ø 11 mm, h 45 mm
1,5 V
R6/UM-3
LR 6/AM-3
AA
Mignon
Ø 15 mm, h 51 mm
1,5 V
R14/UM-2
LR 14/AM-2
C
Baby (bebi)
Ø 27 mm, h 50 mm
1,5 V
R20/UM-1
LR 20/AM-1
D
Mono
Ø 35 mm, h 62 mm
1,5 V
UM-5
AM 5/LR-1
N
Lady (ledi)
Ø 12 mm, h 30 mm
1,5 V
1203
LR 12/Plata
J
Flat Pack aŭ platbaterio
l 67 mm, b 62 mm, h 22 mm
4,5 V (3 piloj)
F22/E-Block
E-Block/AM-6
1604D
E-bloka aŭ 9-V-bloka
l 48,5 mm, b 26,2 mm, h 17 mm
9 V (6 piloj)

Krom tiuj "normaj tipoj" ekzistas kompreneble multaj diversaj tipoj por fotiloj kaj aliaj aparatoj.



Literaturo |



  • Lucien F. Trueb, Paul Rüetschi: Batterien und Akkumulatoren - Mobile Energiequellen für heute und morgen. Springer, Berlin 1998 ISBN 3-540-62997-1 (germane)

  • David Linden, Thomas B. Reddy (Hrsg.): Handbook of Batteries. 3. Auflage. McGraw-Hill, New York 2002 ISBN 0-071-35978-8 (germane)

  • Wiebke Dirks, Hendrik Vennemann: Lithium-Batterien. CHEMKON 12(1), S. 7 - 14 (2005), ISSN 0944-5846 (germane)



Bildgalerio |




Vidu ankaŭ |



  • Bateria recikligo

  • Citrona Baterio

  • Edisono

  • Nikola Tesla

  • Alessandro Volta

  • Elektra aŭtomobilo

  • Elektro

  • Hibrido

  • Kontinua kurento

  • Renoviĝanta energio

  • Fuelpilo

  • Maksimuma pova teoremo



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Baterio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • la ĝusta baterio por ĝusta uzo, la plej gravaj grandoj kaj tipoj (germane)

  • http://www.dfj.com/cgi-bin/artman/publish/article_141.shtml

  • http://www.duracell.com/care_disposal/care.asp




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto