Brita pundo






Simbolo por la brita pundo.


La Brita pundo estas la monunuo de Britio.


La brita pundo, ankaŭ nomita la sterlinga pundo (angle: Pound sterling [paŭnd STERling]), laŭ la normo ISO 4217 havas la valuto-kodon GBP. Ĝia simbolo estas £ (kodo deksesuma A3 en unikodo), malofte ankaŭ L, aŭ Ł). La £ simbolo preskaŭ ĉiam antaŭas la nombron, ekz. £ 5.00 (kvin pundoj). La simbolo devenas el la latina vorto libra, en Esperanto "pundo".


Unu pundo egalas al 100 pencoj, kies mallongigo estas (minuskla) p. (Angle: penny [PENi], pluralo pence [pens penc]). En la kimra lingvo la mallongigo estas (minuskla) c (kimre ceiniog).




Enhavo






  • 1 Monbiletoj


  • 2 Moneroj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Monbiletoj |


Monbiletoj ekzistas en valoro de £ 5, £ 10, £ 20 kaj £ 50. La naciaj bankoj de Skotlando kaj Nord-Irlando eldonas siajn proprajn bankbiletojn, sed ili teorie ne estas laŭleĝaj pagiloj.



Moneroj |


Moneroj ekzistas en valoro de 1 p, 2 p, 5 p, 10 p, 20 p, 50 p, £ 1 kaj £ 2. Ankaŭ moneroj de 25 p kaj £ 5 stampiĝas, ĉefe okaze de memorfestaĵoj, kaj ili estas laŭleĝaj pagiloj. La moneroj de 20 p kaj la 50 p estas rimarkindaj, havantaj 7 kurbajn flankojn.




Orsuvereno de 1842.



Vidu ankaŭ |


  • Orsuvereno


Eksteraj ligiloj |



  • (angle) Bildoj de preskaŭ ĉiuj britaj moneroj.

  • (angle) (germane) Heiko Otto: Monbileto de Britio. Alirita 2016-12-06.

  • (angle) (germane) Heiko Otto: Sterlinga pundo de Skotlando. Alirita 2016-12-06.

  • (angle) (germane) Heiko Otto: Sterlinga pundo de Nord-Irlando. Alirita 2016-12-06.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto