Ahmadou Ahidjo






































Ahmadou Ahidjo

Ahmadou Ahidjo
Ahidjo dum vizito en Usono




1-a Prezidanto de Kameruno


En funkcio:
1960 – 6-a de novembro 1982
Sekvanto

Paul Biya



1-a Ĉefministro de Kameruno


En funkcio:
1960 – 15-a de majo 1960
Antaŭulo

Charles Assalé

Naskiĝo

24-a de aŭgusto 1924
en Garoua
Morto

30-a de novembro 1989
en Dakaro (Senegalio)
Edz(in)o
Germaine Ahidjo
Religio

Islamo







v  d  r


Information icon.svg



Ahmadou Babatoura AHIDJO (n. la 24-an de aŭgusto 1924 - m. la 30-an de novembro 1989) estis la unua prezidanto de Kameruno de 1960 ĝis 1982. Li naskiĝis en Garoua, sufiĉe grava riverhaveno ĉe la rivero Benue, en norda Kameruno. Lia patro estis membro de la fulba tribo.


Post la aŭtonomiĝo de Kameruno en la 1950-aj jaroj, li sukcese faligis la registaron de André-Marie Mbida kaj fariĝis prezidanto per baloto en majo 1960. Malgraŭ malkonsento de la Partio de Kamerunaj Demokratoj, li en 1966 fondis la Nacian Kamerunan Unuiĝon, kiu fariĝis la unika politika partio de la lando. Ahidjo pligrandigis la centrigan potencon de la prezidanto per referendumo en 1972.


Li neatendite rezignis sian postenon la 4-an de novembro 1982, oficiale pro malsano. Post malsukcesa puĉo en 1984, li estis mortkondamnita en 1985 kaj ekziliĝis al Senegalio, kie li mortis en 1989.







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51