Nicolino Rossi






















Nicolino Rossi

Personaj informoj

Naskiĝo

30-an de novembro 1938 (1938-11-30) (80-jara)

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Nicolino Rossi, naskiĝis en 1939, estas sanmarina civitano kaj laboris kiel hotelsekretario en Napolo.
Li estas esperantisto de 1962, kaj diplomito de Itala Instituto de Esperanto en 1967. Nicolino Rossi estis membro kaj kunlaboranto de la itala literatura rondo "La Patrolo" de 1969 ĝis ĝia malfondiĝo en 1979-80, kaj ano de la redakcia stabo de "Literatura foiro". Plurfoja laŭreato, en poezia branĉo, ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Konkurso "LIRA" kaj ĉe Konkurso "EKRA". Esperanto-instruisto kaj kursgvidanto en Napolo, ekde 2003 Direktoro de la Napola Katedro de Itala Instituto de Esperanto. Gvidis televidkursojn de Esperanto ĉe loka televidentrepreno en la Napola regiono kaj plu gvidas E-kursojn en Napolo. Iama juĝinto ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. Tradukinto de pluraj tekstoj de la klasika Napola kanzono. Esperantigis la kanzontekstojn de la kasedo "Sub la napola suno" de la napola kanzonisto Valerio Mottola. Lia poemkolekto Sur la vivopado en 1981 gajnis la premion La Verko de la Jaro. Li daŭre recenzas literaturaĵojn, verkas eseetojn pri esperanta kaj itala literaturoj por kelkaj ĉefaj esperantaj kulturgazetoj, kaj plu verkas originalan poezion. Liaj plej freŝdataj poeziaĵoj aperas sur lia blogo "Oldula notlibro":


  • https://poemojnicolinorossi.wordpress.com/tag/interspace-2/


Verkoj |



  • La doloro (traduko de Ungaretti-poemoj, 1975)

  • Sur la vivopado (originala poemaro, 1980)

  • Esperanto rapide (lernolibroj por italaj gestudentoj, 2000)

  • Danteskaj Itineroj (traduko de du vivitineroj de Dante Alighieri, verkis Vittorio Russo, 2001)

  • Napolo kaj ties ĉirkaūaĵoj, (Gvidlibro pri Napolo, 2008)

  • Kantoj (traduko de Leopardi-poemoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj, 2012)

  • Myricae (Mirikoj) (traduko de Pascoli-poemoj, versa esperantigo, 2012)

  • Vivo de homo (traduko G.Ungaretti, liaj tutaj poemaroj, versa esperatigo, 2017)

  • La specie bambina /La infana raso, (versa italigo de la poemaro de William Auld, 2017)



Eksteraj ligiloj |



  • Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Nicolino Rossi en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto