Placo Charles-de-Gaulle
8-a 16-a 17-a Arond.
Placo Charles-de-Gaulle | |
---|---|
Arondismento(j) | 8-a arondismento, 16-a arondismento, 17-a arondismento, |
Kvartalo(j) | Champs-Élysées, Chaillot |
Eko | |
Fino | |
Longeco | 240 m |
Larĝeco | 240 m |
Kreado | 1670 |
Nomigo | 13-a de novembro 1970 |
Eksnomo(j) | Placo de la Stelo |
Triumfa Arko |
La placo Charles-de-Gaulle, antaŭe placo de l’Stelo (france, Étoile), situas en Parizo, ĉe la limo de pluraj arondismentoj. Ankoraŭ tre konata laŭ ĝia malnova nomo, ĝi oficiale estis nomita placo Charles-de-Gaulle post la morto de Charles de Gaulle, la 13-an novembro 1970. Centre de ĉi tiu placo, staras la Triumfa Arko.
Ĉi tiu situo estas alirebla per stacio de metroo kaj RER: Charles de Gaulle - Étoile.
Priskribo |
Dek-du grandaj rektaj avenuoj eliras de tiu placo kvazaŭ stelo, tiel la malnova nomo. Ekde la nordo kaj laŭ la direkto de hormontriloj:
Avenuo de Wagram ekde la Dua Franca Imperio kaj antaŭe bulvardo de l'Stelo aŭ bulvardo Bezons
Avenuo Hoche : avenuo de la Reĝino-Hortense sub la Dua Imperio kaj bulvardo Monceau antaŭe
Avenuo de Friedland ekde la Dua Imperio kaj bulvardo Beaujon antaŭe. Ĝi prolongiĝas per bulvardo Haussmann
Avenuo de la Elizeaj Kampoj (Champs-Élysées)
Avenuo Marceau : avenuo Josefina sub la Dua Imperio- Avenuo de Iéna
Avenuo Kléber : avenuo de l' Reĝo-de-Roma sub la Dua Imperio kaj bulvardo de Passy antaŭe
Avenuo Victor-Hugo : avenuo de Eylau sub la Dua Imperio kaj avenuo de Saint-Cloud antaŭe
Avenuo Foch : avenue du Bois (de Boulogne) sub la Tria Respubliko kaj avenuo de la Imperiestredzino (Eugénia de Montijo) sub la Dua Imperio
Avenuo de l' Granda-Armeo ekde la Dua Imperio kaj avenuo de Neuilly antaŭe
Avenuo Carnot : avenuo de Essling sub la Dua Imperio
Avenuo Mac-Mahon : avenuo de Princo-Jérôme sub la Dua Imperio