Dispartigoj de Pollando-Litovio
La dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pole simpligite: Rozbiory Polski, litove: Abiejų Tautų Respublikos padalinimai, belaruse: Падзелы Рэчы Паспалітай) estis periodo en la historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: Rusia imperio, Prusio kaj Aŭstrio. La dispartigoj finis la Polan-Litovan Union. Tri dispartigoj okazis:
- la 5-an de aŭgusto 1772 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
- la 23-an de januaro 1793 (Rusio kaj Prusio)
- la 24-an de oktobro 1795 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
Interesaĵo |
Turkio estis la sola regno kiu ne akceptis iun ajn dispartigon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.
Vidu ankaŭ |
- Reĝlando Galicio kaj Lodomerio