Laboro





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri produktado/kreado. Por informoj pri fizika grando, vidu la paĝon Laboro (fiziko).



Usona laboristo de komenco de la 20-a jarcento. Tradicia bildo de laboro.


Laboro estas peno por fari, produkti, verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro). Laboro povas esti salajrata aŭ malsalajrata, laŭleĝa aŭ eksterleĝa kaj servuta aŭ volonta. Malsalajrata servuta laboro estas sklaveco. En okcidentaj landoj laboro estas reguligita laŭ aĝo kaj kondicoj, sed formoj de sklaveco ankoraŭ ekzistas tie.


Laŭ Francisko Azorín Labori estas Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon.[1] Li indikas etimologion el la latina laborare (labori). Kaj li aldonas la terminojn laboristo, por homo kiu sin dungas por labori; laborejo, por loko, kie oni laboras; manlabori, kunlabori, ellabori, prilabori, perlabori, labori po pecoj, labori laŭ tasko.[2]




Enhavo






  • 1 Faktoroj


  • 2 Tipoj de laboroj


  • 3 Aliaj specoj de laboroj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Notoj





Faktoroj |


Salajro estas ricevita se oni laboras je ies konto. Laŭ la juro de kelkaj landoj,[3] la salajro estas indiko de laboro: se oni laboras, oni devas ricevi salajron; se male, ne temas pri laboro. Same, se oni ricevas salajron, temas pri laboro; se male, oni estas nedungota. Ĝenerale la salajro estas ricevita el la dunginto, sed povas okazi nuancoj; ekzemple en Usono, kelneroj apenaŭ ricevas salajron el la dungitoj, dum ili devas enspezi el la krompago de klientoj, kvazaŭ ili ne laboras kaj faras nur favoron al la dunginto; lastatempe okazas polemiko inter defendantoj kaj kontraŭantoj de tiu stranga laborsistemo.


Laborkondiĉoj estas la kondiĉoj en kiuj okazas la laboro, tio estas la komforto de la laborejo (varmo, malvarmo, lumo, mallumo, odoroj, aerumado ktp.), la labordaŭro (horojn tage, tagojn semajne, ripoztempoj), korpa sinteno (stare, side, movo), pezo movota ktp. Tio ĉio formas parton de la ĉiutaga vivo de laboristoj, do de granda parto de la homaro. La reagoj por plibonigo de la laborkondiĉoj ludis gravan rolon en la historio de la civilizacioj kaj landoj. De la flanko de la posedantoj kaj alta klaso estis kutima sinteno ne atenti pri laborkondiĉoj, dum de la flanko de la laboristoj, iliaj familioj kaj proksimuloj, la laborista movado oni luktis por ties plibonigo, ekzemple pere de la agado de sindikatoj, de la labora juro ktp.



Tipoj de laboroj |


Korpa laboro aŭ manlaboro estas fizika laboro farita de homoj, plej precipe kontraste al tio farita de maŝinoj, kaj al tio farita de tirbestoj. Ĝi estas plej laŭlitere laboro farita per la manoj, kaj, per metafora etendaĵo, ĝi estas laboro farita per iuj de la muskoloj kaj ostoj de la korpo. Por la plej granda parto de homa prahistorio kaj historio, korpa laboro kaj ĝia proksima labortipo, nome besta laboro, estis la primaraj manieroj kiel fizika laboro estis plenumita. Mekanizado kaj aŭtomatigo, kiuj reduktas la bezonon de homa kaj besta laboro en produktado, ekzistis dum jarcentoj, sed ili nur komenciĝis en la 19-a jarcento kiam ili komencis signife disetendiĝi kaj ŝanĝi homan kulturon.


Neregula laboro, populare konata kiel nigra laboro, subakva laboro aŭ laboro en B, estas la neregistrita laboro aŭ neĝuste registrita (falsigo en ekdato en la salajraj kvitancoj, falsa pago ktp.). Ĝi liberigas kaj la dunginton kaj la dungiton el impostaj ŝarĝoj korespondaj al la emeritigo kaj al la sociala sekureco de tiu lasta. Ĝi ankaŭ liberigas la dungiton el pago de la rektaj impostoj korespondaj al la enspezo. Kiam mankas laŭjura laborkontrakto, certe estas neregula laboro.



Aliaj specoj de laboroj |




Knabo kolektanta rubaĵojn en Ĝakarto, Indonezio. Infanlaboro estas kvazaŭsklaveca tipo de laboro.



  • Plurskipa laboro

  • Sendependa laboro

  • Tempa laboro

  • Telelaboro

  • Sklaveco

  • Infanlaboro



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Laboro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Laboro en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • Eklaboru

  • Laborforto

  • Laboristo

  • Senlaboreco

  • Leĝo de Parkinson



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.


  2. Azorín, samloke.


  3. Ekzemple de Hispanio.











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto