Blenio (distrikto)





































Distrikto Blenio




Blazono de la distrikto Blenio






Valo de Campo, flanka valo de la Valo Blenio






Mapo de la distrikto Blenio


Kantono
Tiĉino
Ĉefloko
Biasca

Koordinatoj 

46°27′N 8°56′O  /  46.45°N, 8.933°O / 46.45; 8.933 (Blenio (distrikto))Koordinatoj: 46°27′N 8°56′O  /  46.45°N, 8.933°O / 46.45; 8.933 (Blenio (distrikto))
Nombro de enloĝantoj
5477 (2011-12-31)
Areo
360,9 km²
Loĝantardenseco
15,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo
21,0



La distrikto Blenio estas administra unuo de Kantono Tiĉino. Ĝi havis 5477 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉeloko estas la komunumo Acquarossa.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Trafiko


  • 3 Komunumoj de la distrikto Blenio


    • 3.1 Komunumaro Acquarossa


    • 3.2 Komunumaro Malvaglia


    • 3.3 Komunumaro Olivone




  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La distrikto Blenio konsistas el la tri komunumaroj en la montara Valo de Blenio, kiu situas en nordoriento de Kantono Tiĉino. Tra la valo fluas la rivero Brenno, unu el la plej gravaj alfluantoj de Tiĉino.



Trafiko |


Tra la Valo Blenio kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 trans Lukomagno-Pasejo al Disentis en Kantono Grizono. Antaŭ la konstruo de la veturebla vojo en malfrua mezepoko trans Gotardo-Pasejo la Lukomagno-Pasejo estis unu el la ĉefaj vojoj trans la Alpoj, ĉar ĝi krom la Gotardo-Pasejo estas la unika vojo, tra kio eblas de nordo al sudo transiri la Alpojn per nur unu pasejo. Pere de poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis la distrikto estas konektita al la publika transportreto.



Komunumoj de la distrikto Blenio |


La distrikto Blenio konsistas el 3 komunumaroj kies komunumoj inter la jaroj 2003 ĝis 2012 kuniĝis al po unu grandkomunumo. Jen la listoj:



Komunumaro Acquarossa |

























Blazono
Nomo
Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²

Komunumkodo
Acquarossa Acquarossa 1816 61,7 5048

Totale
1 1816 61,7
--



Komunumaro Malvaglia |

























Blazono
Nomo
Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²

Komunumkodo
Serravalle Serravalle 1994 97.0 5050

Totale
1 1816 61,7
--



Komunumaro Olivone |

























Blazono
Nomo
Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²

Komunumkodo
Blenio Blenio 1667 263.9 5049

Totale
1 1816 61,7
--



Historio |


Dum mezepoko la Valo Blenio apartenis al la Grafolando Stazzona kaj en la jaro 948 estis donacita al la katedrala kapitolo de Milano. En la jaro 1495 la loĝantaro de la valo pere de fideleca ĵuro submetiĝis al la regado de Urio. La valo konservis sub la ĵurkomunuma regado certan aŭtonomion kaj ĝuis pri impostaj privilegioj. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi formis distrikton de la tiama Kantono Belinzono. En la jaro 1803 ĝis fariĝis surbaze de la Mediacia Akto distrikto de la tiam fondita Kantono Tiĉino.[1]



Notoj kaj referencoj |





  1. Fonto: Sonia Fiorini: Blenio en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-11)




Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion distrikto Blenio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

  • Retejo de la Valo de Blenio






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto