Acquarossa
















































Acquarossa

Blazono de Acquarossa


Blazono de Acquarossa

Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa


Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa
Kantono
Tiĉino
Distrikto
Blenio
Komunumaro
Acquarossa

Koordinatoj 

46°27′20″N 8°56′18″O  /  46.45556°N, 8.93833°O / 46.45556; 8.93833 (Acquarossa)Koordinatoj: 46°27′20″N 8°56′18″O  /  46.45556°N, 8.93833°O / 46.45556; 8.93833 (Acquarossa)
Nombro de enloĝantoj
1816
Areo
61,59 km²
Alteco
528 m super marnivelo
Poŝtkodo
6716 Acquarossa
6722 Corzonceso
6723 Castro
6724 Ponte Valentino

Komunumkodo
5048

Mapo de Acquarossa


Mapo de Acquarossa

Acquarossa estas komunumo de la Komunumaro Acquarossa kaj la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1816 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Acquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konistas el la vilaĝoj Acquarossa, Altaniga, Castro, Comprovasco, Corzoneso, Cumiasca, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. [1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 61,59 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 21,3% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Acquarossa limas en nordo al Blenio, en oriento kaj sudo al Serravalle, kaj en sudokcidento al Sobrio, kaj en okcidento al Faido.



Trafiko |


Tra Acquarossa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la kantona ĉefvojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Lottigna datiĝas el la jaro 1201 kiel Lotingnia. Ĝis komenco de 2004 Acquarossa estis frakcio de la komunumo Lottigna. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj de la Komunumaro Acquarossa, tio estis Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Komunumaro Acquarossa


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Sonia Fiorini: Lottigna en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-15)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Acquarossa

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Acquarossa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto