Júlia Orosz




Júlia Orosz [oros], hungare Orosz Júlia estis hungara operokantisto (soprano). Ŝia kuzino estis Vilma Orosz.





Júlia Orosz





Memortabulo de Júlia Orosz


Júlia Orosz naskiĝis la 3-an de marto 1908 en Budapeŝto - mortis la 19-an de oktobro 1997 en Budapeŝto.



Biografio |


Júlia Orosz frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en la nuntempa Teatro Erkel. Ŝi sukcese debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1929. Baldaŭe ŝi gastroladis en diversaj urboj kaj ŝia kantovoĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Kelkfoje ŝi kantis ankaŭ operetojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1956, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn 3 premiojn.



Ŝia repertuaro (elekto) |




  • Georges Bizet: Carmen – Micaela


  • Giuseppe Verdi: OtelloDesdemona


  • Ferenc Erkel: Hunyadi László (Ladislao Hunyadi) — Maria Gara


  • Giacomo Puccini: La Bohème (La Bohemoj) — Mimi; Tosca – Tosca; Turandot – Liu


  • Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann (La rakontoj de Hoffmann) — Antonia


  • Richard Wagner: Lohengrin – Elza; Die Meistersinger von Nürnberg – Evo



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51