Dzonka lingvo
dzonka | ||
ཇོང་ཁ | ||
Parolata en | Butano | |
Parolantoj | 171 000 | |
Denaskaj parolantoj | 133 000 | |
Skribo | Tibeta skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Ĉinotibeta
| ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Dzongkha Development Commission | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | dz | |
ISO 639-2 | dzo | |
ISO 639-3 | dzo | |
SIL | DZO | |
Glottolog | nucl1307 | |
Angla nomo | Dzongkha | |
Franca nomo | dzongkha | |
Vikipedio | ||
La vorto "Dzongkha" en la dzonka skribo. La dzonka estas kutime skribita per la tibeta alfabeto sed en butanaj formoj.
La dzonga lingvo (རྫོང་ཁ་) estas la nacia lingvo de Butano. La vorto "dzonga" (aŭ "dzongkha") signifas la lingvo (ka, ཁ་) parolata en dzong (རྫོང་), kie la dzongoj estas monaĥejoj fortresigitaj kiuj troviĝas en Butano, konstruitaj de Ŝabdrungo Ngavang Namgjel en la 17-a jarcento. La dzonga lingvo kaj ĝiaj dialektoj estas la indiĝena lingvo de ok okcidentaj distriktoj de Butano. Aliaj lingvoj kutime praktikataj en Butano estas la ŝarĉopka kaj la nepala.
La dzonga estas lingvo derivita de la antikva tibeta. La unua versio de libro priskribanta la gramatikon de la zdonka estis eldonita en la jaro 1992 kaj verkita de la nederlanda lingvisto George Driem, laŭ komisio de la butana registaro. Li same identigis plurajn indiĝenajn lingvojn de la lando. Kune kun la denaska parolanto Karma Tshering li verkis gramatikan libron por la dzonga lingvo. 'Romia dzonga' estas la norma fonologia latinigo de la dzonga lingvo kiu estis ankaŭ evoluigita fare de George Driem.
La dzonga estis deklarita kiel la nacia lingvo de Butano en 1971. La lingvo estas parolata de 130 000 personoj en la okcidento de la lando (plus aldonaj 3 000 en Barato).
La zdronka estas instruata en lernejoj kune kun la angla. Ĉar kelkaj subjektoj estas instruataj en la angla (matematiko, scienco, ktp), la zronka suferas rektan konkuradon de tiu lingvo, situacio kiu estas nuntempe ne favora al ĝi.
Ĝia ISO-kodo estas dz
. Ekzistas ankaŭ jam Vikipedio en la dzonga lingvo.
Enhavo
1 La dzonga en informatiko
2 Ekzemploj
3 La dzonga en filmoj :
4 Vidu ankaŭ
La dzonga en informatiko |
La 19an de julio 2006, estis lanĉita dzongan version de Linukso (Linux), kiu estas la tutunua komputila sistemo por administri la nacian lingvon de la lando, laŭ la Ministro de Informo kaj Komunikado de la Reĝa Registaro de Butano, Lyonpo Leki Dorji. Bazita sur la projekto Debian, ĝi disvolviĝis en Butano. La karakteroj de la dzonga tiparo estas identaj al tiuj de la tibeta. Programaraj aplikoj kiel ekzemple GNOMO, OpenOffice.org kaj Mozilla, estis tradukitaj.
Ekzemploj |
- Bonan tagon : Kuzu Zangpo.
- Kiel vi fartas ? : Ga de baj je ?
- Kiel estas via nomo ? : Ĉu gi ming ga ĉi mo?
- Mia nomo estas Nima: Nge gi ming Nima in.
Kalkuli :
- Unu : Chi
- Du : Nyi
- Tri : Sum
- Kvar: Zhi
- Kvin : Nga
- Ses : Dru
- Sep : Du-in
- Ok: Gay
- Naŭ: Gu
- Dek : Chu Tham
La dzonga en filmoj : |
Je la dato marto 2008, la interreta Movie Database kalkulis ok filmojn faritajn en tiu lingvo : :
- 1960 : Komenco en la paradizo
- 1962 : Princineto, de Chencho Dorji
- 1989 : Gasa lamai singye, d'Ugyen Wangdi
- 2003 : Nyen dang dra, de Gyem Dorji
- 2003 : Vojaĝantoj kaj Magiisto (Travellers and Magicians), de Khyentse Norbu estas tute en la zdonka.
- 2005 : Muti thrishing, de Pelden Dorji kaj Tshering Gyeltshen
- 2005 : Lengo, de Chencho Dorji
- 2006 : 49th Day, de Namgay Retty
Vidu ankaŭ |
Tibetaj lingvoj
Tibetologio