Frakseno
Fraxinus excelsior | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Frakseno (Fraxinus el oleacoj) estas holarktisa genro de arboj. En la antikva Grekio tiu arbo estis simbolo de firmeco kaj solideco; de ĝia ligno oni faris la stangon de la lancoj kaj ankaŭ alnomis la propran lancon. Ankaŭ el la ligno la kampuloj faris laborilojn.
Frakseno estas genro de pluraj specioj de falfoliaj arboj en la familio oleacoj. Ili devenas de la suda Eŭropo kaj la duoninsulo Malgranda Azio. La folioj kreskas kontraŭ-stare, ili estas kunmetitaj el 9-15 folietoj. La floroj estas unu- aŭ ambaŭseksaj, ili koncentras en grapolojn. Ĉi arboj ŝatas malsekajn ĉe-riverajn lokojn — marĉojn (krom Fraxinus ornus). La specio Fraxinus ornus kreskas en kalkŝtonaj, sud-deklivaj lokoj. Ili kreskas 30 m. Krom Fraxinus ornus ili toleras la ombron. La ŝelo estas iomete malebena kaj griza aŭ verdgriza.
Laŭ la skandinava tradicio frakseno estas simbolo de la senmorteco kaj de la interrilato inter la tri kosmaj sferoj. En la ĝermana mitologio la frakseno Yggdrasil estas la arbo de la mondo. En la antikveco tiu arbo havis grandan magian povon, krom ankaŭ funkcii kiel efika antidoto kontraŭ la venenoj (se oni miksu ĝin kun vino).
En la Helena mitologio frakseno alnomis la nimfojn Meliadoj naskiĝintajn de la unua generacio de la dioj.
Elektitaj specioj |
- Fraksenoj de la orienta nearktiso
Fraxinus americana - blanka frakseno
Fraxinus caroliniana Water Ash
Fraxinus nigra - nigra frakseno
Fraxinus pennsylvanica Green Ash (also includes Red Ash)
Fraxinus profunda (syn. F. tomentosa) Pumpkin Ash
Fraxinus quadrangulata - blua frakseno
- Fraksenoj de la okcidenta kaj sudokcidenta nearktiso
Fraxinus anomala Single-leaf Ash
Fraxinus cuspidata Fragrant Ash
Fraxinus dipetala Two-petal Ash- Fraxinus dubia
Fraxinus gooddingii Goodding's Ash
Fraxinus greggii Gregg's Ash
Fraxinus latifolia - oregona frakseno
Fraxinus lowellii Lowell Ash
Fraxinus papillosa Chihuahua Ash- Fraxinus purpusii
- Fraxinus rufescens
Fraxinus texensis Mountain Ash or Texas Ash
Fraxinus uhdei Shamel Ash aŭ Tropical Ash
Fraxinus velutina Velvet Ash
- Fraksenoj de la okcidenta palearktiso (Eŭropo, Nordafriko, Sudokcidenta Azio)
Fraxinus angustifolia mallarĝafolia frakseno [1]
Fraxinus angustifolia var. oxycarpa (sin. F. oxycarpa) Caucasian Ash
Fraxinus dimorpha - duforma frakseno (Alĝerio, Maroko)
Fraxinus excelsior - ordinara frakseno
- Fraxinus holotricha
Fraxinus ornus - orno aŭ manaa frakseno (Sudeŭropo, Turkio)
Fraxinus pallisiae Pallis' Ash
- Fraksenoj de la orienta palearktiso (centra kaj orienta Azio)
- Fraxinus apertisquamifera
- Fraxinus baroniana
Fraxinus bungeana Bunge's Ash
Fraxinus chinensis - ĉina frakseno aŭ korea frakseno- Fraxinus chiisanensis
Fraxinus floribunda Himalayan Manna Ash
Fraxinus griffithii Griffith's Ash- Fraxinus hubeiensis
- Fraxinus lanuginosa
Fraxinus longicuspis - japana frakseno- Fraxinus malacophylla
Fraxinus mandshurica Manchurian Ash
Fraxinus mariesii Chinese Flowering Ash- Fraxinus micrantha
- Fraxinus paxiana
- Fraxinus platypoda
- Fraxinus raibocarpa
Fraxinus sieboldiana Japanese Flowering Ash
Fraxinus spaethiana Späth's Ash- Fraxinus trifoliata
Fraxinus xanthoxyloides Afghan Ash
Referencoj |
↑ Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
Fraxinus excelsior
folioj de Fraxinus angustifolia