12-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 12-a de oktobro estas la 285-a tago de la jaro (la 286-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 80 tagoj restas.
Je la 12-a de oktobro okazis interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
633: Reĝo de Northumbria Edwin pereis en batalo de Hatfield Chase (apud Doncaster) kun armeoj de pagana koalicio Mercia kaj Kimrio
1322: Dum la unua batalo pri sendependeco de Skotlando skota armeo venkis la anglan en batalo de Old Byland (Jorkŝiro)
1398: Grandduko de Litovio Vytautas subskribis packontrakton sur insulo de Nemunas kun Konrad von Jungingen - cedo de Ĵemajtio al la ordeno de germanaj kavaliroj
1428: Centjara milito: komenco de la sieĝo de Orléans fare de reĝlando Skotlando kaj reĝlando Anglio
1492: Kristoforo Kolumbo alnavigis insularon Bahamoj malkovrante Amerikon por eŭropanoj - komenco de la eŭropa koloniado de Ameriko
1552: Armeo de Ivano la Terura konkeris Kazanan ĥanlandon
1576: Rudolfo la 2-a iĝas imperiestro de Germanio
1617: Gustavo la 2-a Adolfo kroniĝis kiel reĝo de Svedio
1654: Nederlando: pro eksplodo de nigra pulvo en deponejo de Delft pereis 1200 personoj
1711: Karolo la 6-a iĝis imperiestro de Sankta Romia Imperio
1792: En Novjorko oni unuafoje celebris la Tagon de Kolumbo
1810: Unua Oktobrofesto okazis en Munkeno - gereĝoj de Bavario invitis komune soleni nupton de la princo Ludoviko la 1-a
1813: Paragvajo akiris sendependecon
1822: Petro la 1-a iĝis imperiestro de Brazilo, kiu formale sendependiĝis de Portugalio
1841: Vilhelmo la 2-a donis al Luksemburgo la unuan konstitucion
1847: Germanio: Konstruo-Fako de Telegrafoj Siemens&Hal establiĝis - nun Siemens AG
1859: Uzurpulo Joshua Abraham Norton proklamis sin imperiestro kaj ordonis malfondi usonan kongreson
1862: Bartolomé Mitre iĝis prezidento de Argentino
1868: Domingo Faustino Sarmiento iĝis prezidento de Argentino
1874: Nicolás Avellaneda iĝis prezidento de Argentino
1880: Julio Argentino Roca iĝis prezidento de Argentino
1884: Argentino: fondo de la urbo Ushuaia
1892: Ĵuro pri fideleco unuafoje okazis en publikaj lernejoj de Usono por koincidi kun malfermo de la Monda Kolumba Ekspozicio en Ĉikago
1898: Julio Argentino Roca la duan fojon iĝis prezidento de Argentino
1901: Theodore Roosevelt oficiale nomis vaŝingtonan rezidejon de usonaj prezidentoj Blanka Domo
1911: Itala-turka milito: batalo de Tripolo komenciĝis
1910: Roque Sáenz Peña iĝis prezidento de Argentino
1916: Hipólito Yrigoyen iĝis prezidento de Argentino
Unua mondmilito:
1914: Germana-rusa batalo de Pruszków komenciĝis
1915: Flegistino Edith Cavell estis ekzekutita de germanoj pro ebligo al ententaj soldatoj fuĝi de Belgio
1917: Okcidenta Fronto: unua batalo de Passchendaele (Zonnebeke) en Okcidenta Flandrio rezultis per la plej granda unutaga soldatperdo en la historio de Nov-Zelando
1918: Regenta Konsilio de Pola Reĝlando (Kongresa Pollando) transprenis regopovon super armeo; Nacia Konsilio de Teŝina princlando kreiĝas - formala pola registaro dum renaskiĝo de Pola Respubliko
1919: Japana konzerno Olympus fondiĝis
1920: Pola-bolŝevika milito: subskribo de armistico en Rigo; pola generalo Lucjan Żeligowski proklamis fondon de la Respubliko de Centra Litovio
1921: Ligo de Nacioj decidis disdividi Supran Silezion - Pollando ricevis 29% de ties teritorio kun 50% de fandejoj kaj 76% de minejoj
1928: En Moskvo okazis unua koncerto de Aleksandrovanoj
1928: Hipólito Yrigoyen la duan fojon iĝis prezidento de Argentino
1931: Rio-de-Ĵanejro: solena malkovro de la Statuo de Kristo Savinto - projektita de Paul Landowski, franca skulptisto poldevena, skulptaĵo konstruita en Francio
1938: Polaj soldatoj fondis kaj konstruis urbon Stalowa Wola
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: Soveta invado en Pollandon: germanaj taĉmentoj transprenis Suwałki de sovetaj manoj;
Londono: laŭ noto de pola ambasadoro Edward Raczyński ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski raportis pri deklaro de britaj altranguloj: Oni devas momente eviti ajnan agadon direktitan kontraŭ Soveta Rusio, ĉar Rusio ankoraŭ ne transiris al flanko de Germanio kaj ekzistas espero teni ĝin en la stato de neŭtraleco. (...) estas neniaj kondiĉoj ke Pollando esperu pri tio, ke Britio komencos militon kontraŭ Soveta Rusio favore al reakiro de tiuj areoj, kiuj estis okupitaj de sovetoj
1939: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj en Orłowo (nun ene de Gdynia) komencis amasan deportadon de poloj, kaj en Sierpc devigis judojn porti flavajn brakbendojn; germana Selbstschutz murdis apud Chełmno grandan kvanton de poloj; nokte de la 11-a/12-a de oktobro nekonataj farintoj ŝanĝis en Otorowo (proksime al Szamotuły) de komisardomo germanan flagon kun svastiko antataŭante ĝin per la pola - pro tio germana polico mortpunis 10 virojn (5 pafekzekutis publike surloke); en Grodzisk Mazowiecki kreiĝis konspira Gvardio de Nacia Defendo; en Katowice aperis revuo "Ku Wolności" (Al Libereco) - la unua sekreta revuo en Silezio estas komence multobligata kaj fine de decembro presata
Adolf Hitler subskribis dekreton pri kreo, la 26-an de oktobro, de Ĝenerala Gubernio kun ĉefurbo en Krakovo kaj nomumo kiel estro Hans Frank - ĝi devus esti, ekster la Nazia Germanio, ekonomie ekspluata kaj laŭgrade germanigata; Berlino: laŭ taglibro de Joseph Goebbels: Konkeritaj rabaĵoj el Pollando estas por ni tre taŭgaj. Iliaj grandoj estas nekalkuleblaj. Londono devos ege klopodi, antaŭ ol nin ĉi rilate postsekvos kaj produktos tion, kion ni akiris
1940: En Varsovio germanaj regopovoj publike informis pri kreo de 3 kvartaloj: pola, germana kaj juda
Londono: "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta) nomis polan skadron 303 la plej bona aviada divizio de la tuta Aliancana armeo
1941: Holokaŭsto: germana polico finis 3-tagan ekzekuton de judoj en Biernatki (proksime al Poznań), en kiu pereis 125 judojn, alveturigitaj de Kalisz
En ukraina Dnipropetrovsko hitleranoj komencis murdi 11 mil judojn - la okupadon travivis nur 15; pola ambasadoro ĉe Vatikano turnis sin al la Apostola Seĝo pri interveno ĉe generalo Francisco Franco por liberigi de internigejoj polajn rifuĝintojn; Londono: en "Wiadomości Polskie" unuafoja publikigo de verso Droga (Vojo) de pola poeto Władysław Broniewski, verkita post forlaso de soveta malliberejo - plurfoje represata, ankaŭ kun interveno de cenzuro; Tel-Avivo: dutaga Skolta Konferenco en Proksima Oriento komenciĝas kun partopreno de anglaj, arabaj, aŭstraliaj, judaj kaj polaj skoltistoj - rekonita poste kiel la 1-a Ĝenerala Kunveno de Pola Skoltistaro en Oriento
1942: Inter la 10-a kaj la 12-a de oktobro germanoj forveturigis al koncentrejo en Treblinka ĉirkaŭ 7 mil judojn – loĝantojn de la geto en pola urbo Radomsko, kie la loka juda tombejo iĝis loko de amasaj militkrimoj; sekureca polico pendumis en Radom 15 polojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo sukcese atakis gardejon de germana ĝendarmaro en Opoczno; en okupata Varsovio dekkelkajn konspirajn organizaĵojn fondis Socian Organizaĵon de Memdefendo, agantan kunlabore kun Gvidantaro de Cvila Batalado (organo de la pola registaro en ekzilo)
1943: Batalo de Lenino (proksime al Horki, 60 km de Katin) komenciĝis - masakro de la "pola" 1-a Divizio de Infanterio (kun sovetaj oficiroj), batalanta kadre de la 33-a soveta armeo, sendita kontraŭ germanoj laŭ ordono de Stalin pro propagandaj celoj, sen pli frua preparo de la batalkampo. Parto de soldatoj, pli frue malliberigitaj en gulagoj kaj ne preparitaj sufiĉe, fuĝis antaŭ la batalo al Wehrmacht, divizioj de Ruĝa Armeo el la batalkampo estis tuj retirigitaj ("erare" per artilerio pripafis polajn sodatojn), postlasis nur la polaj, pli ol 500 mortfalis kaj preskaŭ 1800 vundiĝis (ĉ. 20% de la formacio), nur nokte povis retiriĝi; Heinrich Himmler parolante pri germanigo de polaj infanoj diris ke la germana devo estas "eĉ rabo aŭ ŝtelo de ili"
1944: De fervoja stacidomo en Lodzo fuĝis 112 prenitaj al germana mallibero poloj, batalantaj en la Ribelo de Varsovio; nokte de la 12-a/13-a de oktobro de la 31-a regimento de infanterio de la 7-a Infanteria Divizio forkuris 636 soldatoj - la unua amasa dezerto en Pola Popola Soldataro- Brita armeo liberigis Atenon
1946: Kanto de italoj iĝis nova himno de Italio
1947: Stalinismo: el gulago por polaj bienuloj en soveta Krasnogorsk revenis Adam Maria Branicki por esti dum 3 semajnoj enprizonigita de la Oficejo de Publika Sekureco - mortis komence de decembro
1949: Germana sindikata konfederacio fondiĝis en Munkeno
1954: Flago de Somalio oficialiĝis
1957: Ukraina elmigrinta aktivulo Lev Rebet (rifuzinta eksplodigi kontraŭpolan ribelon en 1939, ordonitan de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) estis murdita en Munkeno de profesia murdisto de KGB Bohdan Staŝinski
1960: Gvidanto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov dum debato en UN per ŝuo frapas pupitron por protesti kontraŭ kritiko de soveta politiko rilate al Orienta Eŭropo
1960: Gvidanto de Japana Socialisma Partio Inejiro Asanuma estis murdita dum televida debato per samuraja glavo
1963: Arturo Umberto Illia iĝis prezidento de Argentino
1964: En Duseldorfo komenciĝis proceso de la militkrimuloj de ekstermejo Treblinka
1968: Hispanio sendependigas Ekvatoran Gvineon
1968: La 19-a Somera Olimpiko komenciĝis en Meksikurbo
1971: En Broadway okazis premiero de la muzikalo Jesuo Kristo Superstelulo de Andrew Lloyd Webber
1973: Juan Domingo Perón la trian fojon iĝis prezidento de Argentino
1979: Sur norda Pacifika Oceano oni notis la plej malaltan en la historio atmosferan premon (870 Paskalojn)
1984: En hotelo en Brighton, kie estis brita ĉefministrino Margaret Thatcher eksplodis bombo submetita de IRA - 5 personoj pereis kaj 34 vundiĝis
1990: Germana ministro Wolfgang Schäuble estis dufoje vundita de atencinto dum balota manifestacio en Oppenau
1992: Dum tertremo en Kairo 545 personoj perdiĝis, 6512 vundiĝis kaj 50 mil perdis domon
1995: Armistico dum Bosnia Milito
1999: Laŭ pritakso de UN naskiĝis sesmiliarda loĝanto de la Tero
1999: En Pakistano generalo Pervez Muŝaraf sensange puĉis arestante ĉefminstron kaj malfondante parlamenton
2002: Indonezio: en kuracloko Kuta (Balio) rezulte de tri teroristaj atencoj 202 personoj pereis kaj pli ol 300 vundiĝis
2003: Germano Michael Schumacher iĝis sesfoja ĉampiono de Formulo 1
2005: Lanĉo de Shenzhou 6, la dua ĉina kosmosondilo kun homoj
2007: Al Gore kaj Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo ricevis Nobel-premion pri paco
2008: Parlamenta baloto en Litovio okazis kune kun referendumo pri fermo de la Nuklea centralo Ignalina
2010: Ĉilio: liberigado de ministoj en Copiapó komenciĝis
2012: Eŭropa Unio ricevis Nobel-premion pri paco
2014: Evo Morales estis reelektita kiel prezidento de Bolivio
2018: Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis rezolucion pri redono dum 12 monatoj flanke de Rusia Federacio de la vrako de Tupolev Tu-154M, restanta en Smolensk post kraŝo de la pola registara aviadilo en 2010 - unua internacia dokumento subskribita de ĉiuj 46 membroj, escepte de Rusio, kiu estis suspendita post anekso de Krimeo
Naskiĝoj |
1537: Eduardo la 6-a, reĝo de Anglio, filo de Henriko la 8-a (m. 1553)
1614: Henry More, brita filozofo de la Universitato de Kembriĝo (m. 1687)
1619: Carlo Dati, itala filologo, antikvaĵisto, bibliotekisto, sekretario de la Accademia della Crusca (m. 1676)
1687: Silvius Leopold Weiss, germana komponisto kaj liutisto (m. 1750)
1713: Johann Ludwig Krebs, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1780)
1725: Étienne Louis Geoffroy, franca apotekisto kaj entomologo, spertulo pri koleopteroj (m. 1810)
1745: Félix María Samaniego, hispana verkisto, aŭtoro de fabloj (m. 1801)
1787: Carl Barth, germana gravuristo kaj desegnisto (m. 1853)
1798: Petro la 1-a, portugala reĝo kaj brazila imperiestro (m. 1834)
1803: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (m. 1876)
1808: Victor Considerant, franca filozofo, ekonmikisto, verkisto, populariganto de la ideoj de Charles Fourier (m. 1893)
1810: Nísia Floresta Brasileira Augusta, brazila verkistino kaj feministino (m. 1885)
1811: Thomas C. Jerdon, angla kuracisto, botanikisto, zoologo, pioniro de barata ornitologio (m. 1872)
1812: Ascanio Sobrero, itala kemiisto, malkovrinto de nitroglicerino (m. 1888)
1814: August Cieszkowski, pola mesianisma filozofo, socia pensanto, ekonomikisto kaj politikisto, verkanta pri estonta rolo de slavaj ideoj (m. 1894)
1840: Helena Modrzejewska, pola aktorino specialiĝanta pri Ŝekspiraj kaj tragikaj roloj, famiĝinta en Usono, unu el la plej belaj virinoj de la epoko (m. 1909)
1855: Arthur Nikisch, hungara dirigento moravdevena, eminenta interpretisto (m. 1922)
1862: László Udránszky, hungara kuracisto kaj fiziologo (m. 1952)
1866: Ramsay MacDonald, skotdevena ĉefministro de Britio (m. 1937)
1871: Dénes Berinkey, ĉefministro de Hungara Popola Respubliko, idisto (m. 1944)
1872: Ralph Vaughan Williams, angla komponisto, esploristo de popola muziko (m. 1958)
1875: Aleister Crowley, brita verkisto, okultisto, sinkretisma mistikulo (m. 1947)
1878: Karl Buresch, aŭstra politikisto, ĉefministro de Malsupra Aŭstrio favoranta esperanton (m. 1936)
1889: Dietrich von Hildebrand, germana katolika teologo kaj filozofo, laŭ Franz von Papen "malamiko numero unu de nacia socialismo" (m. 1977)
1891: Edith Stein, german-juda filozofino, fenomenologo, karmelanino, sanktulino, murdita (m. 1942)
1896: Eugenio Montale, itala Nobelpremiita poeto, tradukisto, kontraŭfaŝisto (m. 1981)
1898: Rikárd Margittay, hungara ĵurnalisto, redaktoro, esploristo de Balatono kaj Buda, viktimo de koncentrejo (m. 1944)
1901: Hanns Seidel, germana politikisto, ĉefministro de Bavario (m. 1961)
1911: Dezső Baróti, hungara literaturhistoriisto, rektoro, frato de Lajos Baróti (m. 1994)
1923: Jean Nidetch, usona entreprenistino okupiĝanta pri dieto kaj pezo (m. 2015)
1932: John Moffat, kanada fizikisto dandevena, profesoro de la Universitato de Toronto
1934: Ernő Fábián, rumania hungara publicisto, filozofo, kritikisto, membro de Rondo Limes (m. 2001)
1934: Jurij Ŝĉerbak, ukraina verkisto, epidemiologo, diplomato, aŭtoro de esperantigita libro pri Ĉernobilo
1935: Luciano Pavarotti, itala operkantisto (tenoro) (m. 2007)
1937: Pál Mihály, rumania hungara, hungara aktoro
1937: Lajos Péterffy, hungara aktoro
1942: Daliah Lavi, israela aktorino, modelino kaj kantistino
1949: Ilich Ramírez Sánchez, venezuela komunisto, internacia teroristo kaj murdisto
1952: Andrzej Kunert, pola historiisto, sekretario de la Konsilio de Memor-Protekto pri Bataloj kaj Martireco, kies kroniko de la dua mondmilito estas utiligata en kalendaro de Vikipedio en Esperanto
1953: Lajos Parti Nagy, hungara poeto, dramverkisto, tradukisto
1955: Ante Gotovina, kroata generalo akuzita pri militkrimoj kaj senkulpigita
1966: Jonathan Crombie, kanada akoro rolinta en la televida filmo Anne of Green Gables
1968: Hugh Jackman, aŭstralia aktoro de kino, teatro kaj televido
1970: Origa, japana kantistino kaj komponistino rusdevena (m. 2015)
1987: Johanna Bertóti, rumania hungara dramaturgino, kantistino
1989: Csaba Boros, rumania hungara aktoro en Târgu Mureș
Mortoj |
-322: Demosteno, helena oratoro kaj politikisto, kontraŭulo de la dominado de Antikva Makedonio (n. -384)
633: Edwin, reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 586)
638: Honorio la 1-a, papo, renoviginto de Baziliko Sankta Petro
642: Johano la 4-a, papo devenanta de Dalmatio
1492: Piero della Francesca, itala pentristo de frurenesanco, artoteoriisto kaj matematikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1420)
1576: Maksimiliano la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1527)
1600: Luizo de Molina, hispana jezuito, teologo, juristo, filozofo, aŭtoro de teologia molinismo (n. 1535)
1654: Carel Fabritius, nederlanda pentristo, lernanto de Rembranto (n. 1622)
1694: Delphin Strungk, germana komponisto de Nordgermana Orgenskolo (n. 1601)
1730: Frederiko la 4-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1671)
1803: Sámuel Csernátoni Vajda, hungara reformita instruisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1750)
1858: Ando Hiroŝige, japana pentristo, grafikisto, kreinto de ukijo-e (n. 1797)
1859: Robert Stephenson, angla inĝeniero pri fervojoj (n. 1803)
1870: Robert E. Lee, ĝeneralo de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko dum la Usona Enlanda Milito (n. 1807)
1875: Jean-Baptiste Carpeaux, franca skulptisto, pentristo kaj desegnisto (n. 1827)
1915: Edith Cavell, brita flegistino helpanta al militkaptitoj en Belgio, ekzekutita (n. 1865)
1924: Anatole France, franca Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de raciismo, filozofia skeptikismo kaj Parnasa skolo, bibliofilo, historiisto, esperantigata de Saxton Payson (n. 1844)
1925: Jenő Szentkláray, hungara pastro, historiisto, profesoro de la Universitato de Budapeŝto (n. 1843)
1932: Kunó Klebelsberg, hungara politikisto pri kulturo (n. 1875)
1936: Karl Buresch, aŭstra politikisto, membro de Nacia Konsilio (n. 1878)
1942: Roman Sitko, pola pastro, beatigita de Johano Paŭlo la 2-a en grupo de 108 polaj martiroj de la dua mondmilito, murdita en Aŭŝvico (n. 1880)
1942: Sándor Hunyady, hungara verkisto, kunfondinto de la verkista laborkomunumo Helikon (n. 1890)
1957: Arie de Jong, nederlanda lingvisto kaj volapukisto, konata de la Volapuka reformo de Jong, tradukisto de Nova Testamento (n. 1865)
1969: Sonja Henie, norvega artsketistino, plurfoja mondĉampionino kaj aktorino (n. 1912)
1971: Dean Acheson, usona ministro pri eksteraj rilatoj n. 1893)
1976: Júlia Szendrei, rumania hungara literaturhistoriistino, edzino de Lajos Vajda (n. 1932)
1986: Szabolcs Fényes, hungara komponisto kaj teatrestro (n. 1912)
1990: Peter Wessel Zapffe, norvega verkisto, montgrimpisto kaj filozofo konata pro sia pesimismo, ekzistadismo kaj antinaskismo (n. 1899)
1991: Arkadij Strugackij, rusa verkisto pri sciencfikcio, eldonata de eldonejo Impeto en esperanto (n. 1925)
1994: József Macskásy, rumania hungara pentristo (n. 1921)
1996: René Lacoste, franca tenisisto, sporta aktivulo kaj entreprenisto, kreinto de vesta firmao Lacoste (n. 1904)
1998: Bernhard Minetti, germana aktoro aperinta en klasikaj dramoj kaj verkoj de modernaj dramistoj (n. 1905)
2000: Mihály Sükösd, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, budapeŝtano (n. 1933)
2000: Solen', franca esperanto-aktorino, reĝisorino kaj verkistino, ludanta en Teatro Esperanto de Parizo kaj esperanta kabaredo La ruza kruĉo, kunfondintino de dulingva franca-esperanta teatro La Krizalido (n. 1955)
2005: Ghazi Kanaan, siria generalo kaj politikisto, sinmortiginto (n. 1942)
2011: Dennis Ritchie, usona komputikisto, kreinto de operaciumo Unikso kaj programlingvo C (n. 1941)
2015: Abdallah Kigoda, tanzania politikisto kaj ministro (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Ekvatora Gvineo, tago de la sendependeco (1968)
Nacia tago en Hispanio: Día de la Hispanidad, festa tago de Hispania regno kaj Hispanameriko
- Tago de la hispana lingvo en UN
Romkatolika Eklezio:
Edwin, reĝo de Northumbria
Wilfrid, anglosaksa episkopo de Jorko
Tagoj de semajno |
La 12-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.