Montrealo




Koordinatoj: 45°30′00″N 73°40′00″W  /  45.5°N, 73.666667°U / 45.5; -73.666667 (Montrealo)





































































































































Montrealo

france: Montréal, angle: Montreal
urbo

Old Port of Montreal (French- Vieux-Port de Montréal).jpg

Malnova haveno en Montrealo






Flag of Montreal.svg

  flago


Coat of arms of Montreal.svg

  blazono



Oficiala nomo: Ville de Montréal

Moto: Concordia Salus ("bonstato per harmonio")

Ŝtato

Kanado Kanado
Provinco

Kebekio
Regiono

Montreal-regiono
Historia regiono

Malsupra Kanado, Nova Francio

Rivero

Sankt-Laŭrenco

Situo
Montrealo
 - koordinatoj

45°30′00″N 73°40′00″W  /  45.5°N, 73.666667°U / 45.5; -73.666667 (Montrealo)
Plej alta punkto

 - alteco
233 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
6 m s. m.

Areo
365,13 km² (36 513 ha)
 - de aglomeraĵo
1 677,0 km² (167 700 ha)
 - de metropolo
4 259,0 km² (425 900 ha)

Loĝantaro
1 649 519 (2011)
 - de aglomeraĵo
3 316 615
 - de metropolo
3 824 221
Denseco

4 517,62 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo

1 978 loĝ./km²
 - de metropolo

898 loĝ./km²

Fondita

1642
 - establita

1832
Urbestro
Valérie Plante

Horzono

UTC-05:00
 - somera tempo

UTC-04:00
Poŝtkodo

H
Telefona antaŭkodo
514, 438 kaj 450, 579 (metropola regiono)




Situo enkadre de Kanado

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Kanado





Situo enkadre de Kebekio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Kebekio





Situo enkadre de Nord-Ameriko

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Nord-Ameriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Montreal, Quebec

Retpaĝo: www.ville.montreal.qc.ca


Montrealo (fr. Montréal [mɔ̃.ʁe.al], an. Montreal [ˌmʌn.triːˈɒl]), milionurbo en suda Kebekio, Kanado, sur la insulo Montrealo, ĉirkaŭita de la rivero Sankt-Laŭrenco kaj Rivière des Prairies. Loĝantaro en 1996: 1 775 788; loĝantaro de la metropola areo proksimume 3,5 milionoj. Montrealo estas la dua plej granda metropolo en Kanado, post Toronto, kaj estas kultura, komerca, financa, kaj industria centro. Ĝi estas la dua plej granda franclingva urbo en la mondo, kvankam la plejparto de ĝia loĝantaro ankaŭ parolas la anglan.




Centro de Montrealo




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Vidindaĵoj kaj servoj


  • 3 Historio


  • 4 Famuloj


  • 5 Arondismentoj


  • 6 Najbaraj municipoj


  • 7 Bildaro


  • 8 Partneraj urboj


  • 9 Montrealo en Esperanto


  • 10 Esperanto en Montrealo


  • 11 Referencoj





Geografio |


La urbo okupas la orientan kaj centran parton de la insulo Montrealo, kaj apudaj insuloj Bizard, des Soeurs, Sankta Helena kaj Notre-Dame. Post unuiĝo de ĉiuj municipoj de la insulo kun Montrealo en 2002, pluraj urboj elektis en 2006 eliĝi de la unuigita municipo. Montrealo kaj la malunuiĝintaj municipoj nun konstituas la regionon Montrealo, unu el la 17 regionoj de Kebekio.


Montrealo posedas bonegan havenon sur la marvojo Sankt-Laŭrenco, kiu ligas la urbon al la industriaj urbegoj de la Grandaj Lagoj. Kiel la plej grava haveno de Kanado, ĝi estas transferejo por petrolo, greno, sukero, maŝinaĵo, kaj manufakturitaj varoj. Ĝi ankaŭ estas grava fervoja centro, kaj havas du internaciajn flughavenojn, Dorval (nun nomata laŭ Pierre Trudeau) kaj Mirabel. Ĝia subtera fervojo, la metroo, inaŭguriĝis en 1966. La urbaj industrioj inkluzivas medicinaĵojn, altteknologiaĵojn, ŝtalon, vestaĵojn, manĝaĵojn, elektronikaĵojn, purigitan petrolon, transportilojn, teksaĵojn, presaĵojn, kaj tabakon. Ĝi ankaŭ estas financa servcentro, kiu multe pligrandiĝis en la 80-aj jaroj.


La urbo situas piede de la Monto Royal, de kiu venas ĝia nomo kaj kiu estas ornamita de granda arbara parko en la urbocentro. En la suba parto je la riverbordo estas Malnova Montrealo, kun la Malnova Haveno, Placo Jacques-Cartier kaj la urbodomo, la Place d'Armes, kaj la Baziliko Notre-Dame. Post epoko de neglekto, en la jaroj 1960 Malnova Montrealo spertis vastan renovigon kaj gajnis komercan, registaran, kaj privatan enloĝantaron.


En la urbocentro estas la Placo Ville-Marie, moderna komerckomplekso (1962); ĉirkaŭ ĝi etendiĝas la Subtera Urbo, unu el la plej grandaj en la mondo, kiu ofertas protektitan aliron al butikoj, restoracioj, oficoj, komercoj, metrostacioj, kaj aliaj transportligoj.



Vidindaĵoj kaj servoj |


Montrealo posedas belartan muzeon, modernartan muzeon kaj simfonion en la Place-des-Arts kulturkomplekso, ekologian muzeon, insektmuzeon, kaj unu el la plej grandaj kaj gravaj botanikaj ĝardenoj en la mondo. Ĝi ankaŭ havas multajn belegajn kirkojn, kiel la pilgrimejo Notre-Dame-de-Bon-Secours (la "kirko de la maristoj") en la Malnova Haveno; la Katedralo Maria Reĝino de la Mondo, kaj la Oratorio de Sankt-Josefo, la plej granda kirko en Kanado kun la plej granda konstruaĵo de sia speco en la mondo krom tiu de baziliko de Sankta Petro en Romo.


Distrocentro kaj kazino okupas la terenojn de la 1967 Mondekspozicio en la insuloj Sainte-Hélène kaj Notre-Dame. La hoketeamo Montreal Canadiens ludas en la Bell Centre, kaj la Olimpia Stadiono, seĝo de la 1976 Olimpikoj, posedas la plej altan klinitan turon en la mondo. Ankaŭ la kanada piedpilkoteamo la Aluetoj de Montrealo ludas en la stadiono McGill. Montrealo estas tre grava centro de la geja komunumo de Kanado kaj Nordameriko kaj havas unu el la plej grandaj gejaj kvartaloj en la mondo.


La urbo estas la sidejo de la franclingvaj Universitato de Montrealo kaj Universitato de Kebekio en Montrealo, kaj la anglalingvaj Universitato McGill kaj Universitato Concordia.



Historio |


Indiana fortikaĵo, Hochelaga, troviĝis sur la insulo kiam Jacques Cartier ĝin vizitis en 1535, kaj Samuel de Champlain vizitis en 1603, sed Francoj ne ĝin priloĝis ĝis 1642, kiam grupo da pastroj, monaĥinoj, kaj migrantoj sub Paul Chomedey, senjoro de Maisonneuve fondis la vilaĝon de Ville-Marie. La vilaĝo kreskis kaj fariĝis grava centro de la peltkomerco kaj la komencloko por la okcidentaj esploroj de Jolliet, Marquette, La Salle, La Vérendrye, kaj Duluth. Ĝi fariĝis fortikaĵo en 1725 kaj daŭris franca posedaĵo ĝis 1760, kiam Vaudreuil de Cavagnal ĝin cedis al la brita armeo sub Amherst.


La kreskon de la urbo helpis malfermo en 1825 de la Kanalo de Lachine, kiu ebligis akvoaliron al la Grandaj Lagoj. De 1844 al 1849, Montrealo estis la ĉefurbo de Unuiĝinta Kanado. La Kanada-Pacifika Fervojo fondis sian ĉeflokon ĉi tie en la jaroj 1880. Montrealo ricevis la multe gratulitan Mondekspozicion de 1967, sub la nomo Tero de Homoj, kaj pligrandigis sian internacian famon per la okazigo de la Olimpikoj de 1976.



Famuloj |


  • en Montrealo mortis:

    • hungardevena kuracisto György Kárpáti

    • hungara pianisto Arnold Székely




Arondismentoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Arondismentoj de Montrealo.


  1. Côte-des-Neiges / Notre-Dame-de-Grâce (166 116 h.)

  2. Villeray / Saint-Michel / Parc-Extension (146 800 h.)

  3. Rosemont / Petite-Patrie (134 066 h.)

  4. Mercier / Hochelaga-Maisonneuve (128 758 h.)

  5. Ahuntsic / Cartierville (126 931 h.)

  6. Rivière-des-Prairies / Pointe-aŭ-Trembles

  7. Plateau Mont-Royal (100 986 h.)

  8. Montréal-Nord (85 146 h.)

  9. Saint-Laurent (78 747 h.)

  10. LaSalle (74 538 h.)

  11. Saint-Léonard (73 044 h.)

  12. Ville-Marie (71 716 h.)

  13. Sud-Ouest (70 209 h.)

  14. Verdun (63 441 h.)

  15. Pierrefonds / Roxboro

  16. Lachine (41 246 h.)

  17. Anjou (38 962 h.)

  18. Outremont (23 094 h.)

  19. L'Île-Bizard / Sainte-Geneviève



Najbaraj municipoj |






















Compass rose pale.svg

Lavalo

Orienta Montrealo


Repentigny

Compass rose pale.svg

Vaudreuil-Dorion
L'Île-Perrot

North
West  Montrealo
 East

South



Longejlo
Saint-Lambert

St-Constant

Kahnawake
Ste-Catherine

Brossard




Bildaro |



Panoramo de la centro de Montrealo


Montreal Twilight Panorama 2006.jpg
Panoramo de la centro de Montrealo




Partneraj urboj |








  • Flago-de-Turkio.svg Akhisar, Turkio


  • Flago-de-Alĝerio.svg Alĝero, Alĝerio


  • Flago-de-Nederlando.svg Amsterdamo, Nederlando


  • Flago-de-Grekio.svg Ateno, Grekio


  • Flago-de-Hispanio.svg Barcelono, Hispanio


  • Flago-de-Libano.svg Bejruto, Libano


  • Flago-de-Belgio.svg Bruselo, Belgio


  • Flago-de-Rumanio.svg Bukareŝto, Rumanio


  • Flago-de-Sud-Koreio.svg Busano, Sud-Koreio


  • Flago-de-Maroko.svg Kazablanko, Maroko


  • Flago-de-Irlando.svg Dublino, Irlando


  • Flago-de-Britio.svg Glasgovo, Britio


  • Flago-de-Germanio.svg Hanovro, Germanio


  • Flago-de-Kubo.svg Havano, Kubo





  • Flago-de-Japanio.svg Hiroŝimo, Japanio


  • Flago-de-Usono.svg Honolulu, Usono


  • Flago-de-Pakistano.svg Lahore, Pakistano


  • Flago-de-Peruo.svg Limo, Peruo


  • Flago-de-Portugalio.svg Lisbono, Portugalio


  • Flago-de-Britio.svg Londono, Britio


  • Flago-de-Kolombio.svg Cali, Kolombio


  • Flago-de-Francio.svg Liono, Francio


  • Flago-de-Usono.svg Nov-Orleano, Usono


  • Flago-de-Usono.svg Novjorko, Usono


  • Flago-de-Francio.svg Parizo, Francio


  • Flago-de-Italio.svg Romo, Italio


  • Flago-de-Italio.svg Milano, Italio


  • Flago-de-Ĉinio.svg Ŝanhajo, Ĉinio


  • Flago-de-Armenio.svg Jerevano, Armenio




Montrealo en Esperanto |


En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de Montrealo:








Citaĵo

 

Al nordo ili milvas, al Montrealo havena,

kie kolosas alta, geodezia kupolo,

la teron prezentanta laŭ fundaj kernorilatoj,

en formo unueca kaj sendivide totala.[1] 




Esperanto en Montrealo |


Montrealo gastigis la Internacian Junularan Kongreson (IJK) de 1992 kaj la Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) de 2008.


De la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2018, Montrealo gastigos la 105an Universalan Kongreson de Esperanto.



Referencoj |





  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto