Marvojo Sankt-Laŭrenco
Marvojo Sankt-Laŭrenco estas aro da kanaloj kaj kluzoj en la rivero Sankt-Laŭrenco, kiuj ebligas la perakvan atingon de la Grandaj Lagoj al varŝipegoj. Ĝi komenciĝas ĉe la haveno de Montrealo, kie la Kanalo de la Suda Bordo (kluzoj Saint-Lambert kaj Sainte-Catherine) permesas la preterpason de la kataraktoj de Lachine. Okcidente de la insulo Montrealo kaj la lago Sankt-Luizo, la kanalo kaj kluzoj Beauharnois permesas la preterpason de la samnoma akvoelektra centralo.
La ŝipvojo sekve foriras Kebekion tra la lago Sankt-Francisko kaj la teritorio de la indiana nacio Akwesasne kaj pasas inter Novjorkio kaj Ontario; en Novjorkio la ŝipkanalo Wiley-Dondero, kun la kluzoj Snell kaj Eisenhower, preterpasas la centralon Moses-Saunders.
Fine, la kluzo Iroquois permesas malgrandan supreniron por preterpasi la akvonivel-regulilon Iroquois.
Oni ofte konsideras la marvojon Sankt-Laŭrenco en unu sistemo kun la Akvovojo de la Grandaj Lagoj: Welland-kluzoj, kiuj preterpasas la akvofalon Niagaro, kaj la Sault-kluzoj, kiuj preterpasas la akvofalojn Sankt-Maria ĉe Sault Sainte-Marie en Ontario.
La marvojo estas kunadministrata de Kanado kaj Usono; ĝi malfermiĝis en la jaro 1959.
Eksteraj ligiloj |
http://www.greatlakes-seaway.com/ Oficiala retejo (en, fr)
http://www.seaway.dot.gov Evoluiga korporacio de la usona registaro (en)
http://lostvillages.ca Vilaĝoj perditaj pro la konstruo (en, fr)
http://www.theshipslist.com/1862/canals.html Artikolo el 1862 (en)