Kulomba leĝo






Samsignaj ŝargo forlogas unu la alian kaj kontraŭsignaj ŝargoj allogas unu la alian





Tordometro de Charles Augustin de Coulomb


En fiziko, kulomba leĝo, estas leĝo kiu donas forton de interago de elektraj ŝargoj en statiko.


La grandeco de la elektrostatika forto inter du punktaj elektraj ŝargoj estas rekte proporcia al produto de la grandecoj de la ŝargoj kaj inverse proporcia al kvadrato de distanco inter la ŝargoj.

La leĝo estis ellaborita en la 1780-aj jaroj de franca fizikisto Charles Augustin de Coulomb




Enhavo






  • 1 Skalara formo


  • 2 Vektora formo


  • 3 Koeficientoj


  • 4 Elektrostatika proksimumado


  • 5 En medio


  • 6 Komparo de fortoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Skalara formo |


La grandeco (skalara) de la forto sur partiklo kun ŝargo q1 pro ekzisto de la alia partiklo kun ŝargo q2 estas


F=14πε0q1q2r2{displaystyle F={1 over 4pi varepsilon _{0}}{frac {q_{1}q_{2}}{r^{2}}}}

kie r estas distanco inter la partikloj



ε0 estas elektra konstanto.

Ĉi tie pozitiva valoro de la forto signifas forlogan interagon kaj negativa valoro signifas allogan interagon.



Vektora formo |


La vektoro de la forto sur unua partiklo pro ekzisto de la dua estas


F=q1q2(r1−r2)4πε0|r1−r2|3{displaystyle mathbf {F} ={frac {q_{1}q_{2}left(mathbf {r} _{1}-mathbf {r} _{2}right)}{4pi varepsilon _{0}left|mathbf {r} _{1}-mathbf {r} _{2}right|^{3}}}}

kie q1 estas elektra ŝargo de la unua partiklo,




r1 estas la situa vektoro de la unua partiklo,


q2 estas elektra ŝargo de la unua partiklo,


r2 estas la situa vektoro de la unua partiklo,


ε0 estas elektra konstanto.


La valoro r el la skalara formo de la leĝo egalas al | r1 - r2 |.


Pro tio ke en la vektora formo la distanco aperas en la unua potenco el la numeratoro, ĝi devas esti jam en la tria potenco en denominatoro por restigi la inversan proporcion al kvadrato de la distanco.



Koeficientoj |


La multiplika koeficiento en la formulo estas la kulomba konstanto ke=14πε0{displaystyle k_{e}={1 over 4pi varepsilon _{0}}}.


En SI-aj unuoj la lumrapideco en vakuo estas difinita kiel cifereca valoro


c0 = 299792458 m s−1

kaj la magneta konstanto estas difinita kiel


μ0=4π · 10−7N m−1

Tiel la kulomba konstanto estas



ke=14πε0=μ0 c024π=10−7 c02{displaystyle k_{e}={frac {1}{4pi varepsilon _{0}}}={frac {mu _{0} {c_{0}}^{2}}{4pi }}=10^{-7} {c_{0}}^{2}}

= 8987551787,3681764

≈ 9 ·109N m2C−2 (ankaŭ m F−1)



kaj la elektra konstanto estas


ε0 = 1/(μ0c02) ≈ 8,854 187 817 · 10−12 F m−1

En CGS unuoj, la mezurunuo de ŝargo, esu de ŝargo aŭ statcoulomb, estas difinita tiel ke ĉi tiu kulomba konstanto estas 1.


La kulomba leĝo konstatas, ke la grandeco de la forto estas inverse proporcia al kvadrato de distanco inter la partikloj. Tiel en la formulo aperas la nombro -2, kies precizeco povas esti aparta problemo. Oni opinias, ke la nombro egalas al -2 precize, ĉi tio ekvivalentas al tio, ke fotono havas nulan restan mason. Eksperimentoj montris, ke la eksponento en Kulomba Leĝo diferencas de -2 je malpli ol 6·10−16.



Elektrostatika proksimumado |


En ĉiu formulaĵo la Kulomba leĝo estas plene preciza nur, kiam la objektoj estas senmovaj, kaj restas proksimume ĝusta nur por malrapidaj movoj. Ĉi tiuj kondiĉoj estas kolektive sciataj kiel la elektrostatika proksimumado. Se movado estas sufiĉe rapida, magnetaj kampoj estas produktataj, kiuj aldonas fortojn sur la objektojn. La magneta interago inter moviĝantaj ŝargoj povas esti konsiderata kiel ŝanĝo de la forto de la elektrostatika kampo kun korektaĵo aldonita de la fizika relativeco. Plu, se akcelo de la ŝargoj estas sufiĉe granda, aperas konsiderinda produktata elektromagneta radiado.



En medio |


Se la ŝargoj situas en malfinia medio kun certa dielektra permeableco ε, ĉi tiu dielektra permeableco aldoniĝas en denominatoron de la formulo.


F=14πεq1q2r2{displaystyle F={1 over 4pi varepsilon _{0}varepsilon }{frac {q_{1}q_{2}}{r^{2}}}}

F=q1q2(r1−r2)4πε|r1−r2|3{displaystyle mathbf {F} ={frac {q_{1}q_{2}left(mathbf {r} _{1}-mathbf {r} _{2}right)}{4pi varepsilon _{0}varepsilon left|mathbf {r} _{1}-mathbf {r} _{2}right|^{3}}}}

Ĉi tiuj formuloj devas uzataj atenteme, ĉar se en la medio por la ŝargitaj partikloj estas truoj, la siuacio povas ŝanĝiĝi.



Komparo de fortoj |


Kiam mezurita en kutimaj mezurunuoj de SI, la elektrostatika forta konstanto, ke, estas multe multe pli granda ol la universala gravita konstanto G (ĉi tiu granda rilatumo gvidis al la diraka nombrega hipotezo). Ĉi tiu signifas, ke por objektoj kun ŝargo de la ordo de unuobla ŝargo 1 C kaj maso de la ordo de unuobla maso 1 kg la elektrostatika forto estas tiel multe pli grandaj ol la gravita forto, ke la lasta forto povas esti ignorita. Ĉi tio ne estas la okazo, ĉar la konstantoj egalas al unu, kiam unuoj de Planck estas uzataj kaj kiam ambaŭ ŝargo kaj maso estas de la ordo de la unuobla ŝargo kaj unuobla maso.


Tamen, ŝargitaj elementaj partikloj havas mason, kiu estas multe malpli granda ol la maso de Planck, sed ilia ŝargo estas de ordo de la ŝargo de Planck, tiel denove la gravitaj fortoj povas esti ignoritaj. Ekzemple, la elektrostatika forto inter elektrono kaj protono en atomo de hidrogeno estas je preskaŭ 1040 fojoj pli granda ol la gravita forto inter ili.



Vidu ankaŭ |



  • Lorenca forto

  • Leĝo de Biot-Savart

  • Elektra kampo


  • Kulombo, la SIa mezurunuo de elektra ŝargo nomita pro Charles Augustin de Coulomb

  • Gaŭsa leĝo

  • Elektromagneta forto

  • Klasika elektromagnetismo

  • Elektra konstanto

  • Elektra ŝargo

  • Elementa elektra ŝargo



Eksteraj ligiloj |




  • Kulomba leĝo je Hyperphysics


  • Kulomba konstanto je Hyperphysics


  • ε0 je NIST


  • μ0 je NIST


  • c0 je NIST


  • [1] Williams, Faller, Hill. Nova eksperimenta provo de kulomba leĝo: laboratoria supra limigo sur la fotona resta maso. Fizikaj Recenzaj Leteroj, volumo=26, paĝoj=721-724, jaro 1971


  • Kulomba leĝo je PHYSNET


  • Elektro kaj la atomo - ĉapitro de surlinia lernolibro


  • Labirinta ludo por instruo de kulomba leĝo - ludo kreita per la Molekula Stabla programaro


  • Kulomba leĝo en paĝaro de Universitato de Teksaso




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono