Klasikismo
Klasikismo en arta historio estas stila epoko, kiun karakterizis la kopiado de la klasikaj stiloj de antikva Grekio kaj la Romia Regno, aparte farado de statuoj kaj arkitekturo de antikvaj temploj.
La tempa difino de tiu-ĉi epoko ne facilas. Ekzemple la arkitekturon de Andrea Palladio, kiu vivis de 1508 ĝis 1580, estas nomata klasikisma, sed ankaŭ la arto de Francio, Nederlando kaj Anglio dum la 17a jarcento. Fakte ekde la epoko Renesanco (kiu mem estas interpreto de la antikva greka kaj romia arto) ekzistis klasikisma inklino, kiu ankaŭ influis la stilon Baroko (ekzemplo por tio estas la skulptado de Georg Raphael Donner. Speciale en Anglio kaj Francio iuspeca klasikisma gusto (france Goût classique) dominas la tutan 17an kaj 18an jarcenton.
Baze tamen la termino 'Klasikismo' difinas epokon de la tuta arta historio inter la malfrua 18a ĝis frua 19a jarcento (pli-malpli inter 1770 kaj 1830), kiu strebis revivigi la grekan klasikan epokon. En Germanlingvio ĝia spirita iniciatinto estis Johann Joachim Winckelmann. En Francio la klasikisma epoko komenciĝas dum la regado de reĝo Louis XV.. Dum transira periodo inter 1750 kaj 1760 kaj elementoj rokokaj kaj formoj klasikismaj uziĝis. La frua klasikismo en Francio nomiĝis goût grec, la fazo post 1770 - dum la regado de reĝo Louis XVI. - nomiĝis goût étrusque.

La Fridericianum en Kaselo, Germanio, 1779
Enhavo
1 Karakteristiko
2 Stilaj fazoj
3 Konataj klasikismaj artistoj
3.1 Arkitekturo
3.2 Pentrado
3.3 Skulptado
3.4 Literaturo
4 Vidu ankaŭ
5 Piednotoj
Karakteristiko |
La princinoj de Johann Gottfried Schadow en la malnova nacia galerio, Berlino
Kontraste al la antaŭa stilo Rokoko la klasikismon karakterizas reveno al formoj kun rektaj linioj kun forta kopiado de klasike-antikvaj formoj.
En pentrado la artistoj forlasas la simbolecan programon de la baroka tempo kaj bildigas scenojn al al greka kaj romia historio kaj legendaro, kiu ofte celas peri "patriotisman" mesaĝon. Gravas gestoj kaj la kompono de la figuroj, kio donas teatrecan aspekton al multaj pentraĵoj. Konturoj kaj koloroj iĝas pli klaraj, kaj iuj artaj teoriistoj komprenas la klasikismon kiel klara dividilo inter antaŭa Rokoko kaj posta Impresionismo.
Stilaj fazoj |
Dum la malfrua 18a jarcento la klasicismo, preskaŭ puritane postulanta simplecon, kompreniĝis kiel kontraŭmodelo al la antaŭa baroka "malŝpara diboĉado", kiun oni asociigis kun la Feŭdismo.
Dum la jaroj post 1790 la klasicismo difiniĝis kiel "stilo de la revolucio", ĉefe en la arkitekturo, kie pezaj kaj aparte imponaj formoj modiĝis. En Aŭstrio tiu fazo koincidis kun la regado de imperiestro Jozefo la 2-a, kiu iniciatigis novajn taskojn por arkitektaj verkoj: novaj preĝejoj, malsanulejo, publikaj lernejoj kaj parkoj klasicismaj. Post kiam Napoléon Bonaparte "transprenis" la Francan Revolucion, ekestis la pli dekorativa stilo Empire, kiu etendiĝis al tuta okcidenta Eŭropo post kiam tiuj regionoj estas konkeritaj de Napoleono. Ankaŭ Jacques-Louis David, kiu nomiĝas la iniciatanto de klasicismo en pentrado, iĝas ano de la Franca Revolucio kaj poste de Napoleono, iĝanta pli-malpli lia "kortuma ĉefpentristo".
En pentrado la klasicisma etistiko restis ĝis pli-malpli la jaro 1870, dum en la arkitekturo la stilo novgotika komenciĝis jam ekde 1850. Socie oni asociigas la novajn konstru-stilojn kun la fortiĝanta burĝaro kaj ties deziroj je impona reprezentado.
Parlamento en Vieno
Konataj klasikismaj artistoj |
Arkitekturo |
Kastelo en la parko Łazienki, Varsovio - arkitektoj Dominik Merlini kaj Jan Chrystian Kamsetzer
Isidor Marcellus Amandus Canevale, franc-aŭstra arkitekto
Antoni Corazzi, kiu ekzemple konstruigis inter 1825 kaj 1833 la ŝtatan operon en Varsovio, la plej grandan klasikisman teatron tutmonde
Johann Carl Friedrich Dauthe, urba arkitekto de Leipzig
Carl Ludwig Engel, germandevena arkitekto, kiu kreis klasikisman urbocentron de Helsinko
Heinrich Gentz, germana arkitekto en Berlino
Christian Frederik Hansen, dana ŝtata arkitekto
Jan Chrystian Kamsetzer, pola arkitekto ĉe la kortumo de la pola reĝo Stanislaw August Poniatowskis
Chrystian Piotr Aigner, pola arkitekto, kiu laboris precipe en Varsovio
Leo de Klenze, germana arkitekto
Georg Wenzeslaus de Knobelsdorff, arkitekto en Prusio
Joseph Kornhäusel, aŭstra arkitekto
Carl Gotthard Langhans, preußischer arkitekto
Dominik Merlini, itala-pola arkitekto, kiu laboris en Polio, precipe en Varsovio
Ludwig Persius, germana arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
Matteo Pertsch, german-itala arkitekto, kiu laboris precipe en Triesto
Giovanni Battista Piranesi, itala arkitekto
Giacomo Quarenghi itala-rusa arkitekto multe konstruinta en Rusio, inkluzive Strannopriimnij Domo en Moskvo
Carlo Rossi, itala-rusa arkitekto; kiu formis la centran urbon de Sankt-Peterburgo
Nicolas Alexandre Salins de Montfort, franca arkitekto, kreanto de la kastelo Rohan en Saverne (Alzaco) kaj de multaj konstruaĵoj en Frankfurto ĉe Majno
Karl Friedrich Schinkel, kiu verkis multajn historiajn konstruaĵojn en Berlino kaj ĉirkaŭa Prusio
Paul Wilhelm Eduard Sprenger, arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
Friedrich August Stüler, germana arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
Adolph de Vagedes, prusa registara konsilisto, arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
Friedrich Weinbrenner, kiu donis ekzemple al la urbo Karlsruhe ĝian hodiaŭan impreson
Georg Moller, kiu arkitektis en Darmstadt kaj cirkaŭa suda Hesio
Robert Adam, skota-angla arkitekto
Szymon Bogumił Zug, pola-saksa arkitekto
Pentrado |
Adele Canterbury, angla pentristino
Asmus Carstens|Johann Asmus Carstens, germana pentristo
Jacques-Louis David, franca pentristo
Heinrich Füger, german-aŭstra pentristo
Gaven Hamilton, skota pentristo
monumento pri Koperniko de skulptisto Thorvaldsen en Varsovio
Angelika Kauffmann, germana pentristino
Joseph Anton Koch, aŭstra pentristo
Anton Raphael Mengs, germana pentristo
Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo
Skulptado |
Antonio Canova, itala skulptisto
Johann Heinrich Dannecker, germana skulptisto
Jean-Antoine Houdon, franca skulptisto
Franz Xaver Messerschmidt, germana skulptisto
Christian Daniel Rauch, germana skulptisto
Johann Gottfried Schadow, germana skulptisto
Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto
Literaturo |
Klasikismo estas stilo kaj tendencoj en literarturo kaj arto de la 17-a ĝis 19-a jarcentoj, penanta imiti kaj observi la ĉefajn kvalitojn de la greklatinaj famaj aŭtoroj kiel la normon kaj idealan modelon [1].
Laŭ difino de PIV ĝi kreiĝis en Francio en la 17-a jarcento. Konforme al altspiritaj etikaj ideoj, klasikisma estetiko determinis hierarkion de ĝenroj - altaj ( tragedio, epopeo, odo) kal malaltaj ( komedio, satiro, fablo).
Klasikismaj verkistoj estis: Kornelio, Racino, Voltero, Molière, Lafonteno, Goeto kaj Ŝilero (dum ilia Vajmara periodo).
Vidu ankaŭ |
- Vajmara klasikismo
Piednotoj |
↑ Plena Ilustrita Vortaro