Sudako
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Sudako ruse Судак ukraine Судак krime-tatare Sudaq | ||||
Apartenas al: | Sudaka municipo | |||
Koordinatoj: | 44° 51′ N, 34° 58′ O44.85138888888934.9725Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 58′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | |||
Loĝantaro: | 14 800 (laŭ 2006) | |||
Poŝtkodoj: | 98000 — 98015 | |||
Telefonkodo: | +380-6566 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Antaŭaj nomoj: | Soldaja, Sugdea, Sidagios, Suroĵ | |||
Urbestro | ŜREMF Leonid Aleksandroviĉ | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
Sudako (ruse Судак, ukraine Судак, krime-tatare Sudaq) estas ĉemara urbo en la sur-orienta parto de Krimeo, populara ripoz- kaj kurac-loko. Administre la urbo apartenas al la Sudaka municipo, kiu krom la urbon havas ankoraŭ kelkajn negrandajn loĝlokojn.
Enhavo
1 Historio
2 Nuntempo
3 Vidindaĵoj
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
La urbo estis fondita fare de alanoj (sarmat-devena iran-lingva tribo) supozate en
la jaro 212 p.K. Dum la mez-epoko la urbo nomiĝis ankaŭ Suroĵ (fare de slavoj), Sugdea,
(Σουγδαια - fare de grekoj) kaj Soldaja (Soldaia - fare de italoj). Komence
de la VIa jarcento laŭ la ordono de la Bizancia imperiestro Justiniano la Unua en
Sudako estis konstruita fortikaĵo. La urbo iĝis grava komerca centro kaj signifa
transita punkto sur la Granda Silka Vojo, la pleja prospero de la urbo venis en la
XIIa-XIIIa jarcentoj. Ekde la jaro 1204 la urbo iĝis regata de venecianoj.
En la XIIIa-XIVa jarcentoj la urbo estis kelkfoje prirabita kaj detruita de
mondoloj, tamen ĝi rapide renaskiĝis kaj rekreskis.
En la 1365a jaro la urbo estis konkerita de ĝenovanoj kaj iĝis parto
de ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Tiutempe la urbo
estis regata fare de ĉiujare elektata itala konsulo. En la jaro 1475 Sudako
iĝis parto de la Otomana Imperio. Dum la tuta tempo de otomana regado la urbo
estis centro de kadilik - la plej malgranda administra unuo de la Otomana Imperio.
En la jaro 1783 Sudako (kune kun tuta Krimeo) transiris sub Rusujan regadon.
Pro amasa elmigrado de krime-tataroj la urbo preskaŭ plene senhomiĝis (en la
jaro 1805 en la urbo loĝis nur 33 homoj). En la jaro 1804 en Sudako estis
malfermita la unua en Rusujo lernejo de vinfarado.
Pro manko de serioza industrio, dum la tuta XIXa kaj XXa jarcentoj la urbo
malrapide evoluis kiel ĉemara kurac- kaj ripoz-loko. En la jaro 1982 la
loĝ-loko ricevis statuson de urbo. Nuntempe en la urbo loĝas ĉirkaŭ 15 mil homoj.
Nuntempo |
En la urbo mankas iu serioza industrio. La ĉefaj sektoroj de ekonomio estas
ripoz- kaj amuz-servoj kaj kuracado (la urbaj kuracejoj ĉefe specialiĝas pri
kuracado de spira sistemo, nerva sistempo kaj kor-vaskula sistemo. Krome, en
la urbo estas fama vinfarejo "Novij Svet" kaj esenc-produkta uzino.
La urbo havas aŭtobusan stacidomon, kiu ligas ĝin kun ĉiuj aliaj urboj
de Krimo.
Vidindaĵoj |
La urbo famas precipe pro bone konserviĝinta ĝenova fortreso (konstruita
en la XIa-XIVa jarcentoj), kiu estas la plej granda el ĉiuj ĝenovaj
fortresoj, kiuj konserviĝis. Krome, ĉirkaŭ la urbo belas la naturo mem.
En la jaro 2003 ĉe la urbo ekfunkciis akvoparko.
Eksteraj ligiloj |
- Novaĵoj de la urbo (ruse)
- Fotoj de la urbo
- Historio kaj monumentoj de Sudako (ruse)
La loĝlokoj de la Sudaka municipo | |||
---|---|---|---|
Urbo: | Sudako | ||
Urbotipa loĝloko: | Novosveto | ||
Vilaĝoj | Bogatovka • Daĉnoje • Gromovka • Gruŝevka • Ĥolodovka • Lesnoje • Meĵdureĉje • Morskoje • Perevalovka • Pribreĵnoje • Solneĉnaja Dolina • Veseloje • Voron | ||
Loĝloketo: | Mindalnoje |
|