Kresido (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kresido. |
Kresido | |
Natura satelito de Urano (IX) | |
Tri uranaj lunoj: Porcio, Kresido kaj Ofelio | |
Oficiala nomo | Urano IX[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 3 |
Historio | |
Malkovrinto | Stephen P. Synnott[1] |
Dato de malkovro | 9-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 61 780 km[2] |
Discentreco | 0,00036[2] |
Klinangulo | 0,006°[2] sur la urana ekvatoro |
Periodo | 0,46357 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro | 92 × 74 × 74 km 79,6 km [2] averaĝe |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido | 3,4 × 1017 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,013 m/s2 ~ 34 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo | 0,07 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21,1 |
Kresido estas interna satelito de Urano.
Enhavo
1 Malkovro
2 Nomo
3 Ecoj
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Malkovro |
Ĝi estis malkovrita de Stephen P. Synnott sur kliŝaĵoj[3] faritaj la 9-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 3 ĉar ĝi estis la tria satelito malkovrata ĉirkaŭ Urano en la jaro 1986.
Nomo |
Kresido (angle, Cressida) estas la ĉefa rolulino de la ŝekspira teatraĵo Trojlo kaj Kresida, ĉar tradicio volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj de verkoj de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope.
Ecoj |
Kiel tiu de Kordelio, ĝia orbito, pli malalta ol la sinkrona orbito estas nestabila pro la tajda forto. Eblas, ke Kresido kolizius Dezdemonon en la venontaj 100 milionoj da jaroj.
Ĝiaj koloraj ecoj[4] kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Kresidon de ok aliaj lunoj, kiujn oni grupigas en la porcia grupo.
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,11,2Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,02,12,22,32,4Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
↑ IAUC 4164: Sats OF URANUS; R Leo; NOVAE (angle)
↑ Comprehensive Photometry of the Rings and 16 Satellites of Uranus with the Hubble Space Telescope (angle)
Eksteraj ligiloj |
pole Kresido, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Kresido (angla versio)
angle Kresido, el "Solar System Exploration"
france Cressida, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
france Kresido, kaj malgrandaj lunoj de Urano
france Kresido kaj Porcio, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La lunoj de la Porcia Grupo (el "Projekto Luno")
|