Simeizo









































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Simeizo
ruse Симеиз
ukraine Сімеїз
krime-tatare Simeiz

Flag of Simeiz (Crimea).pngSymeiz2 s.png

Apartenas al:

Jalta municipo, Simeiza komunumo

Koordinatoj:

44° 24′ N, 33° 59′ O44.40583333333333.99Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 59′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~100 m

Loĝantaro:
3501 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98680-98682

Telefonkodo:
+380-654

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Simeizo (Krimeo)

DMS

Simeizo

Simeizo


Situo de Simeizo sur la mapo de Krimeo




Simeizo (Jalto)

DMS

Simeizo

Simeizo


Situo de Simeizo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Simeizo (ruse Симеиз, ukraine Сімеїз, krime-tatare Simeiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro, 18 kilometrojn okcidente de Jalto ĉe la monto Koŝko. Administre Simeizo estas centro de la Simeiza komunumo. La nomo de la loĝloko venas el la greka lingvo: σημαια — standardo, simbolo, signo kaj -εις — plurala sufikso en la dialekto de krimeaj grekoj. Simeizo estas grava kurac- kaj ripoz-loko. En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 3,5 mil homoj, plejparte rusoj. En la loĝloko troviĝas Simeiza observatorio.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Naturo kaj klimato


  • 3 Ekonomio


  • 4 Socia sfero


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Famaj personoj


  • 7 Ceteraĵoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Historio |


Jam en la antaŭhistoriaj tempoj proksime al Simeizo troviĝis la loĝloko
de la aborigenoj de Krimeo - taŭridanoj. Ĉe la loĝloko restis multaj dolmenoj;
sur la monto Koŝko troviĝas la restaĵoj de la taŭridana fortikaĵo.
Ĉe la montopiedo troviĝas la plej granda taŭridana tombejo en Krimeo (havanta
95 tombojn).


Dum la mezepoko la taŭridana fortikaĵo transiris al ĝenovanoj; ili ankaŭ
fondis proksime la bone defendatan monaĥejon.


Post konkero de la ĝenovaj teritorioj fare de la Otomana Imperio, Simeizo
iĝis negranda vilaĝo. En la jaro 1778, kiam la tuta kristana loĝantaro
de Krimeo estis deportita sur la nordajn bordojn de la Azova Maro,
la loĝloko estis lasita de la lastaj grekoj kaj iĝis loĝata de nur
krime-tataroj.


En la jaro 1818 la bienon "Simeizo" aĉetas fama industriisto I. Malcov; granda
parto de la bieno estis okupita de vitejoj kaj parkoj. Komence de la
XXa jarcento parto de la bieno estis vendita al diversaj privatuloj, kaj
sur ĝia loko rapide kreskas la ripoz-loko. Pro tio, ke la konstruado de la loĝloko
estis zorge planita, ĝi baldaŭ iĝis unu el la plej prestiĝaj kaj
komfortaj aristokrataj kurac-lokoj de Krimeo. Dum tiu periodo estis aranĝita
la centrala parko de la loĝloko, oni konstruis multajn vilaojn, kiuj
konserviĝis ĝis nun. Plej multaj domoj de la loĝloko estis konstruitaj
laŭ la projektoj de inĝeniero Jakov Semenov. En la jaro 1912 la loĝloko
estis vizitita de imperiestro Nikolao la Dua.


Post la Oktobra Revolucio la loĝloko evoluas kiel popola kurac-loko. Preskaŭ
ĉiuj kuracejoj de Simeizo specialiĝas pri kuracado de ftizo. Ekde la jaro
1932 la simeizaj kuracejoj funkcias tutjare. En la jaro 1929 Simeizo
ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.


Post komenco de la Dua Mondmilito aŭtune 1941 multaj loĝantoj de Simeizo
foriris en la montaron kaj formis partizanajn trupojn. La loĝloko estis
liberigita la 16an de aprilo 1944. La 18an de majo 1944 la pli granda parto
de la loĝantaro (krime-tataroj) estis deportita en Centran Azion. Post la
milito senhomiĝinta Simeizo estis loĝigita de novalvenintoj el la Rostova
provinco de Rusio.


En la postmilitaj jaroj la kurac-loko aktive renoviĝis kaj evoluis. En la 70-80aj
jaroj de la XXa jarcento ĝi estis grava kurac- kaj ripoz-loko, ĉefe por
malsanuloj kun diversaj malsanoj de pulmoj (ftizo, astmo ktp). Post la
disfalo de USSR la stato de la loĝloko malboniĝis, la kuraca industrio
ŝrumpis, tamen lastatempe la loĝloko reaktiviĝis kaj rapide evoluas
kiel ripoz-loko. Komence de la 2000-aj jaroj proksime al Simezio estis
kreita granda akvo-parko (ripozejo kun diversaj akvaj atrakcioj).



Naturo kaj klimato |


La averaĝa jar-temperaturo de aero estas +13,5°С; averaĝa aer-temperaturo
de februaro estas +4,1°С, de julio - +24,4°С. La bansezono komenciĝas
fine de majo kaj daŭras ĝis mezo de oktobro.


Tuj ĉe Simeizo troviĝas bela natura vidindaĵo - rok-komplekso, kiun
konsistigas la monto Koŝko kaj tri rokoj: la enmara roko Diva kaj
la surbordaj rokoj Panea kaj "Cigna flugilo" (la komplekso estas
deklarita kiel natura monumento).



Ekonomio |


La bazo de la ekonomio de la loĝloko estas ripoz- kaj kurac- industrio. En
Simezio aktivas negranda vinfarejo.


Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto, Simferopolo kaj Sebastopolo.
Somere la loĝloko estas ligita al Jalto ankaŭ per ŝipetoj.



Socia sfero |


En la loĝloko estas 1 mezlernejo, 2 infanĝardenoj, 8 sanatorioj, 2 someraj
porinfanaj tendaroj, domo-muzeo de ukraina verkisto M. Kocjubinskij.





Simeiza observatorio.



Vidindaĵoj |


Super la loĝloko troviĝas la simeiza filio de Krimea astrofizika observatorio
(la t.n. Simeiza observatorio). En la 1950-aj jaroj ĉi tie troviĝis la komanda centro, kiu akceptis la signalojn de la kosma aparato "Luna-3" (kiu, i.a., transmisiis la bildon de la dorsa flanko de Luno). En la observatorio oni aranĝas ekskursojn.


En la loĝloko estas ĉirkaŭ 50 belaj domoj, konsiderataj kiel arkitekturaj monumentoj. Belas ankaŭ la natura monumento - rok-komplekso, kiun
konsistigas la monto Koŝko kaj tri rokoj: la enmara roko Diva kaj la surbordaj rokoj Panea kaj "Cigna flugilo".


Sur la monto Koŝko konserviĝis la restaĵoj de antikva fortikaĵo Limen-Isar (8-1a jarcentoj a.K.).



Famaj personoj |


En Simeizo diverstempe loĝis multaj famaj artistoj, ekz., la rusa
pianisto S. V. Raĥmaninov, ukraina verkisto M. M. Kocjubinskij, sovetia
poeto I. L. Selvinskij, sovetia verkisto K. G. Paustovskij k.a.



Ceteraĵoj |


Proksimume ekde la 90aj jaroj de la XXa jarcento Simeizo famiĝis ankaŭ
kiel geja ripoz-loko. Ĉe la maro apud la monto Koŝka oni
regule organizas diversajn gejajn renkontiĝojn kaj festivalojn.



Eksteraj ligiloj |



  • Simeizo.net (ruse)

  • Ĉarma Simeizo (ruse)

  • Fotoj de la loĝloko





































La loĝlokoj de la Jalta municipo



Urboj

Alupko • Jalto

Urbotipaj loĝlokoj

Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo

Vilaĝoj:

Opolznevoje

Loĝloketoj

GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto