Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij"
Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU) | |
Крымский государственный медицинский университет имени С. И. Георгиевского (mallonge КГМУ) | |
Fondojaro | 1931 |
Rektoro | Anatolij Andrejeviĉ Babanin |
Kvanto de doktoroj | ĉirkaŭ 100 |
Kvanto de profesoroj | 99 |
Situas en | Simferopolo (Aŭtonoma Respubliko Krimeo, Ukrainio aŭ Respubliko Krimeo, Rusio[1]) |
Oficiala paĝaro | http://www.csmu.edu.ua/ |
Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (KŜMU) estas medicina altlernejo en Simferopolo, (Aŭtonoma Respubliko Krimeo, Ukrainio aŭ Respubliko Krimeo, Rusio [1]). La universitato estas unu el la plej elstaraj medicinaj universitatoj de Ukrainio aŭ Rusio. La universitato havas 6 fakultatojn, 54 fakojn, propran universitatan klinikon. Nuntempe (2007) en la universitato studas ĉirkaŭ 4,5 mil studentoj (inter ili – ĉirkaŭ 1,7 mil eksterlandaj studentoj el 34 landoj de la mondo). La universitato estis honorita per la ordeno de Laborista Ruĝa Standardo (1981) kaj estas atestita de la Internacia Organizo pri la Edukado (IES) laŭ la nivelo AA (kiel "elstara altlernejo, konata kaj agnoskita en la mondo").
Enhavo
1 Historio
2 Nuntempo
3 Materi-teĥnika bazo de la universitato
4 Profesoraro kaj instruistaro
4.1 Famaj kunlaborantoj de la universitato
5 Kontaktoj
6 Interesaĵoj
7 Fontoj kaj ligoj
8 Notoj
Historio |
La historio de la KŜMU komenciĝas de la medicina fakultato de la Taŭrida universitato,
kiu estis malfermita la 10-an de majo 1918. La unua rektoro de la universitato (kaj
samtempe la dekano de la medicina fakultato) estis R. I. Gelvig. Dum la ekzisto de la
fakultato oni edukis 523 kuracistojn. En la jaro 1925 la universitato estis
reorganizita kiel pedagogia instituto, dum la medicina fakultato estis likvidita.
En la jaro 1930 oni proponis organizi en Simferopolo medicinan instituton. La
solena malfermo okazis la 1-an de aprilo 1931. Komence la instituto havis nur unu
fakultaton - kurac-profilaktikan; en la jaro 1938 oni malfermis novan - pediatrian -
fakultaton. En la jaro 1939 la kurac-profilaktika fakultato estis alinomita kiel
"kuracista fakultato". En la jaro 1940 en la instituto studis jam ĉirkaŭ 1,5 mil studentoj;
en ĝiaj 32 fakoj laboris 23 profesoroj, 16 docentoj kaj pli ol 100 profesoraj asistantoj
kaj instruistoj.
Dum la Dua mondmilito la instituto estis evakuita (komence en Armaviron,
poste en Ĝambulon, Bakuon, Krasnovodskon, fine - en
Kzil-Ordon). Malgraŭ la malfacilaj militaj kondiĉoj la instituto
daŭre laboris; sume inter junio 1941 kaj julio 1944 la instituto edukis 850 kuracistojn.
Printempe 1944 post liberigo de Krimeo la instituto revenis en Simferopolon.
En la jaro 1951 kiel direktoron (poste - kiel rektoron) de la instituto estis nomumita
docento S. I. Georgijevskij (kies nomon nun havas la universitato). Dum la 1950-aj jaroj
la bonstato kaj la infrastrukturo de la instituto signife kreskis. En 1956 en la instituto
laboris 27 doktoroj de sciencoj kaj 116 kandidatoj de sciencoj. Ekde la jaro 1961 la
instituto instruas studentojn el la landoj de Azio, Afriko kaj Latina Ameriko.
En la jaro 1970 kiel rektoro de la instituto estis nomumita profesoro V. I. Zjablov. En la jaro
1978 oni malfermis novan - stomatologian - fakultaton kaj ankaŭ la prepar-fakon. En la jaro
1979 en la instituto studis 3,5 mil studentoj (inter ili - 250 eksterlandanoj el 46 landoj).
Ekde januaro 1979 funkcias la fakultato de postdiplomiĝa klerigo de kuracistoj. Pro multaj
meritoj de la instituto en la jaro 1981 ĝi ricevis ordenon de Laborista Ruĝa Standardo.
Fine de la 1980-aj jaroj la Krimea medicina instituto apartenis al la deko de la plej
elstaraj medicinaj altlernejoj de USSR.
Februare 1989 kiel rektoron de la instituto oni elektis profesoron I. V. Bogadelnikov.
En la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj, kaŭzitaj de la kolapso de Sovetio, la aktivadoj de la
instituto estis grave aliorganizitaj: la instituto ekokupiĝas pri komerca agado.
En la jaro 1991 en la instituto studis pli ol 3 mil studentoj, inter ili - preskaŭ
600 eksterlandanoj el 54 landoj. Ekde la jaro 1992 la instituto proponas komercan (pagendan)
instruadon al la eksterlandaj studentoj; ekde la jaro 1994 - ankaŭ al la civitanoj de
Ukrainio.
Julie 1995 la Krimea medicina instituto estis atestita fare de la Ministerio pri klerigo
laŭ la kvara (plej alta) nivelo. La 8-an de decembro 1995 oni donis al la universitato
la honoran nomon "S. I. Georgijevskij" (imaĝe al la eksa rektoro, kiu multe kontribuis
al la kresko kaj evoluo de la instituto). Septembre 1996 la instituton ekgvidis profesoro
A. A. Babanin, kiu estas ĝia rektoro ĝis nun (2007). La 26-an de januaro 1998 per la ordono de la Ukrainia registaro la instituto estis transformita en medicinan universitaton.
Nuntempo |
Ekde la jaro 1999 en la universitato ekzistas anglalingva formo de instruado (laŭ la kvanto
de anglalingvaj studentoj la universitato superas ĉiujn aliajn medicinajn altlernejojn de
Ukrainio). Ĉiujare en la universitato oni sukcese prezentas 5-10 doktorajn tezojn kaj
ĉ. 25-30 - kandidatajn. La universitato partoprenas 16 internaciajn scienc-esplorajn
programojn, eldonas kelkajn sciencajn periodaĵojn.
La universitato havas 6 fakultatojn: 1an kuracistan, 2an kuracistan, stomatologian,
internacian kuracistan, farmacian kaj la fakultaton de postdiplomiĝa klerigado de kuracistoj.
La universitato havas 54 fakojn, propran klinikon, poliklinikon por la studentoj kaj
etato, prepar-fakon, medicinan lernejon.
Materi-teĥnika bazo de la universitato |
La teritorio de la universitato troviĝas centre de Simferopolo (tre proksime al la
fervoja stacidomo) en la parka zono kaj sume kovras 17,3 hektarojn. La universitato
havas 16 stud-konstruaĵojn, 5 studentajn domojn, tegmentitajn sportejon kaj naĝ-basenon,
stadionon, kelkajn kafejojn, kulturdomon. La suma areo de la stud-sciencaj ejoj estas ĉirkaŭ 63 mil
kvadrat-metroj. Ĉiuj lekciejoj samtempe povas akcepti 3270 studentojn. La blblioteko de
la universitato havas ĉirkaŭ 600 mil librojn. La universitato havas propran eldonejon.
Profesoraro kaj instruistaro |
Nuntempe (2007) en la universitato laboras ĉirkaŭ 700 instruistoj, inter kiuj 99 estas
doktoroj pri sciencoj kaj 356 - kandidatoj pri sciencoj. 39 profesoroj de la universitato
membras en enlandaj kaj internaciaj akademioj, pli ol 70 instruistoj estas premiitaj per
ŝtataj honor-distingoj kaj honor-titoloj.
Famaj kunlaborantoj de la universitato |
Anatolij Babanin (rektoro)
Konstantin Efetov (profesoro pri bioĥemio)
Kontaktoj |
Poŝtadreso:
Крымский Государственный Медицинский Университет, | Krimea Ŝtata Medicina Universitato, |
Telefon-numeroj:
- +38(0652) 254-711, 294-804, 294-978
Faksil-numeroj:
- +38(0652) 271-547, 272-092
Oficiala adreso de e-poŝto:
- office(heliko)csmu.strace.net
Interesaĵoj |
Komence oni intencis doni al la instituto honoran nomon omaĝe al la venko de la ruĝa
armeo en la Perekopa batalo. Tamen jam dum la organizado oni decidis,
ke la instituto havos honoran nomon omaĝe al M. V. Frunze. La 25-an de septembro 1931 la
instituto ricevis alian honoran nomon omaĝe al I. V. Stalin; tiun nomon
la instituto havis ĝis aprilo 1956.
Fontoj kaj ligoj |
- La oficiala paĝaro de la universitato
Notoj |
- ↑ 1,01,1La universitato estas en Krimeo, teritorio kiu estas disputata inter Ukrainio kaj Rusio.