Koreizo









































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Koreizo
ruse Кореиз
ukraine Кореїз
krime-tatare Koreiz

FLA Koreiz, Yaltynska, Crimea.svgCOA Koreiz, Yaltynska, Crimea UHT.svg

Apartenas al:

Jalta municipo, Koreiza komunumo

Koordinatoj:

44° 26′ N, 34° 5′ O44.43305555555634.087222222222Koordinatoj: 44° 26′ N, 34° 5′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~120 m

Loĝantaro:
6 320 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98670-98675

Telefonkodo:
+380-654

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Koreizo (Krimeo)

DMS

Koreizo

Koreizo


Situo de Koreizo sur la mapo de Krimeo




Koreizo (Jalto)

DMS

Koreizo

Koreizo


Situo de Koreizo sur la mapo de la Jalta municipo (la Koreiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Koreizo (ruse Кореиз, ukraine Кореїз, krime-tatare Koreiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro. Administre la loĝloko estas centro de la Koreiza komunumo kaj enhavas ankaŭ la iaman loĝlokon "Misĥoro" (kiu ĝis la jaro 1958 estis aparta loĝloko).


La nomo de la loĝloko estas grek-devena. La parto χωρıο signifas "vilaĝo" dum -εις estas plurala sufikso en la dialekto de krimeaj grekoj. Koreizo havas la statuson de la urbotipa loĝloko ekde la jaro 1930.



Historio |


La unuaj skribaj mencioj pri la loĝloko apartenas al la VIIIa jarcento p.K.


Ĝis la XVIIIa jarcento la loĝloko estis tre malgranda. Post kiam Krimeo
iĝis regata de Rusujo ĉi tie aperas multaj somer-domoj
kaj palacoj de grandaj nobeloj kaj rusaj politikistoj.


Ekde komenco de la XXa jarcento la loĝloko evoluas kiel kurac-loko. En la jaro
1922 ĉi tie ekfunkcias la unua ripozejo (en la iama somerdomo Njura, kiu
antaŭe apartenis al la negocisto I. Tokmakov). En la jaro 1924 en Koreizo
ekfunkcias la sanatorio "Aj-Petro" (dum sovetia tempo ĝi nomiĝis "Komunumanoj").


En la jaro 1945 dum la Jalta konferenco en la Koreiza palaco de princo Jusupov
rezidis la sovetia delegitaro.



Ekonomio |


La ĉefaj entreprenoj de la loĝloko estas ĝiaj kuracejoj kaj sanatorioj (sume ĉirkaŭ
20). Aktivas la filio de la vinfarejo "Livadio". En la loĝloko estas 1
mezlernejo, hospitalo, kinejo, 2 muzeoj.


Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto.



Vidindaĵoj |


La ĉefaj vidindaĵoj de la loĝloko estas:



  • La Misĥora parko, kiu estis fondita fine de la XVIIIa - komence de la XIXa jarcentoj;

  • La palaco "Djulber", kiu estis konstruita en 1895-1897 por la granda princo Pjotr Nikolajeviĉ; la nomo venas de la krime-tatara vorto dülber, kiu signifas "belega";

  • La Koreiza palaco (nomata ankaŭ "Palaco de Jusupov"), konstruita en 1909; ĝi estis ŝatata somerdomo de Stalin kaj dum la Jalta konferenco ĝi akceptis la sovetian delegitaron.


En ambaŭ palacoj nun estas organizitaj ekspozicioj.





































La loĝlokoj de la Jalta municipo



Urboj

Alupko • Jalto

Urbotipaj loĝlokoj

Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo

Vilaĝoj:

Opolznevoje

Loĝloketoj

GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono