Baĥĉisarajo
Baĥĉisarajo | ||
ukraine: Бахчисарай, ruse: Бахчисарай, krime-tatare: Bağçasaray | ||
urbo | ||
Baĥĉisaraja palaca muzeo | ||
| ||
Lando | Rusio / Ukrainio | |
---|---|---|
Respubliko | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |
Distrikto | Baĥĉisaraja distrikto | |
Komunumo | Baĥĉisaraja municipo | |
Historiaj regionoj | Krimea Ĥanlando, Rusia Imperio | |
Montaro | Krimea montaro | |
Situo | Baĥĉisarajo | |
- alteco | 300 m s. m. | |
- koordinatoj | 44°45′10″N 33°51′39″E / 44.75278°N, 33.86083°O / 44.75278; 33.86083 (Baĥĉisarajo) | |
Areo | 26 081 km² (2 608 100 ha) | |
Loĝantaro | 26 400 (2006) | |
Denseco | 1,01 loĝ./km² | |
Biomo | Krimea arbarmasivo | |
Situas en | Arbaroj, Stepoj | |
Fondita | 1502 | |
- statuso de urbo | 1926 | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 98400-98408 | |
Telefona prefikso | +380 6554 | |
OKATO | 120410100 | |
Aŭtokodoj | AK | |
Situo enkadre de Ukrainio | ||
Situo enkadre de Krimeo | ||
Situo de la urbo en Baĥĉisaraja distrikto | ||
Vikimedia Komunejo: Bakhchisaray | ||
Retpaĝo: www.bahchisaray.info | ||
Baĥĉisarajo (ruse Бахчисарай, ukraine Бахчисарай, krime-tatare Bağçasaray) estas urbo en Krimeo, administra centro de la Baĥĉisaraja distrikto, ĉefurbo de la iama Krimea Ĥanlando, grava turisma centro. La nomo de la urbo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas "palaco en ĝardeno" aŭ "palaco-ĝardeno". La urbo situas sur la deklivoj de la interna montoĉeno de la Krimea montaro, en arbar-stepa parto de Krimeo, en la valo de la rivero Ĉuruksu.
Enhavo
1 Historio
2 Ekonomio
3 Vidindaĵoj
4 Vidu ankaŭ
5 Ligoj
Historio |
La unuaj spuroj de la homa aktivado sur la teritorio de Baĥĉisarajo rilatas jam al mezolitiko. La unua granda loĝloko aperas dum frua mezepoko sub la nomo Eski-Jurt. Tamen, kiel la daton de la apero de la urbo oni kutimas konsideri la jaron 1502, kiam la krimea ĥano Mengli I Geraj konstruigis ĉi tie novan ĉefurbon de la Krimea Ĥanlando.
Dum kelkaj jarcentoj la urbo estis kultura centro de krime-tatara kulturo, tamen en la urbo loĝis ankaŭ reprezentantoj de aliaj nacioj (plej multis grekoj). En la mezo de la 19a jarcento la urbo havis ĉirkaŭ 2000 domojn. En la jaro 1736 la urbo estis plene forbruligita fare de la rusuja armeo. La konstruaĵo de la ĥana palaco, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ, estis rekonstruita dum restaŭrado de la urbo en la 1740-1750j jaroj.
Post anekso de Krimeo fare de la Rusia Imperio la urbo perdis sian administran signifon, tamen ĝi daŭre estis la centro de krime-tatara kultura vivo. Ĝis la perforta ekzilo de krime-tataroj (kiu okazis la 18an de majo 1944) Baĥĉisarajo estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Belogorsko kaj Aluŝto), en kiuj la krime-tatara loĝantaro estis pli granda, ol la alinacia loĝantaro.
Ekonomio |
En Baĥĉisarajo estas kelkaj negrandaj uzinoj, inter ili: esenc-ekstrakta fabriko, suk-produkta fabriko, vinfarejo, kelkaj konstru-uzinoj.
En la urbo estas fervoja stacidomo, aŭtobusa stacio.
Vidindaĵoj |
La ĉefa vidindaĵo estas la tiel nomata Ĥansaraj - la palaco de la krimeaj ĥanoj. En la palaco funkcias historia kaj region-studa muzeoj. La fama "Fontano de larmoj", kiu troviĝas en la palaco, estas vaste konata dank' al la poemo de A. Puŝkino "Baĥĉisaraja fontano" (1822).
Apud la urbo situas popuparaj kaverna Svjato-Uspenskij monaĥejo kaj mezepoka kaverna urbo-fortreso Ĉufut-Kaleo.
Vidu ankaŭ |
Baĥĉisaraja fontano - poemo de A. Puŝkin.
Ligoj |
- Paĝaro pri la ĥana palaco - angle, ruse, ukraine
- Bildgalerio pri la ĥana palaco
- La kavern-urbo Ĉufut-Kaleo
La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Baĥĉisarajo | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Kujbiŝevo • Nauĉno • Poŝtovo | ||
Vilaĝoj: | Ajvovoje • Aromat • Aromatnoje • Bogatoje Uŝĉelje • Baŝtanovka • | ||
Loĝloketoj | Siren • Stalnoje |
|