Soma Orlai Petrich




Soma ORLAI PETRICH [petriĉ], hungare Orlai Petrich Soma estis hungara pentristo naskiĝinta en Mezőberény, en 1822. Liaj ambaŭ nomoj skribiĝis ankaŭ en formoj Orlay kaj Petrics.




Memportreto de Soma Orlay Petrich, 1878




John Milton diktas inter siaj 3 filinoj


Li frekventis lernejojn en Szarvas kaj Sopron, fine li lernis juron en Pápa. Liaj kunlernantoj enstis Mór Jókai kaj Sándor Petőfi. Kun la lasta li havis ankaŭ foran parencecon. En 1846 li studis la pentroarton en Vieno, München, Romo, Parizo kaj Pest (urbo) de Jakab Marastoni. Profesie en Debrecen komencis pentradi portretojn. En 1854 li edziĝis. Baldaŭe li pentris precipe historiajn pentraĵojn.


Li mortis en Budapeŝto en 1880.



La plej famaj pentraĵoj |



  • Sándor Petőfi

  • Ektrovo de kadavro de Ludoviko la 2-a


  • John Milton diktas inter siaj 3 filinoj, 1862

  • Renkontiĝo de Ferenc Kazinczy kaj Karolo Kisfaludy

  • Atenco de Felicián Zách, 1860


  • Attila kaj Vigil 1864

  • Morto de Attila 1867




Patrino malbenas sian filon reĝon Salamonon, 1857








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51