Kordelio (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kordelio. |
Kordelio | |
Natura satelito de Urano (VI) | |
Kordelio (malsupre, en cirklo kun numero 1986U7) kaj Ofelio (supre), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono' | |
Oficiala nomo | Urano VI[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 7 |
Historio | |
Malkovrinto | Richard J. Terrile[1] |
Dato de malkovro | 20-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 49 751 km[2] |
Discentreco | 0,00026[2] |
Klinangulo | 0,0848°[2] |
Periodo | 0,335 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro | 50 × 36 × 36 km 40,2 km[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido | 4,4 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3[3] 0,0064 m/s2 ~ 17 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64K |
Albedo | 0,07 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,1 |
Kordelio estas la plej interna satelito de Urano nun konata.
Enhavo
1 Malkovro
2 Nomo
3 Orbito
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Malkovro |
Ĝi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[4]
farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 7 (sepa uranluno de 1986).
Oni ne plu revidis ĝin ĝis 1997 kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.
Nomo |
Tradicie, la uranaj lunoj ricevas nomojn de roluloj jen de teatraĵoj de William Shakespeare, jen de la poemo de Alexander Pope "La rabita buklo". Ĝi ricevis en 1988[5] la nomon Kordelio (angle: Cordelia), tiu de la plej juna filino de la Reĝo Lear de Shakespeare.
Orbito |
Kordelio estas interna paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono.
Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito, ĝia orbita periodo estas 0,335 tago, kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tago : ĝi rondiras
ĉirkaŭ Urano en malpli da tempo ol Urano rotacias. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide malrapidigas Kordelion, kiu iam falos sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diseriĝos por formi novan ringon.
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,11,2Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,02,12,22,32,4Uranian Satellite Fact Sheet(angle)
↑ Hipoteza
↑ IAUC 4168: Sats AND RINGS OF URANUS; CCO (angle)
↑ IAUC 4609: ASM 2000+25; Sats OF SATURN AND URANUS; 3C 279, PKS 1510-089 AND OJ 287 (angle)
Eksteraj ligiloj |
pole Kordelio, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Kordelio (angla versio)
angle Kordelio, el "Solar System Exploration"
france Cordelia, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
france Malgrandaj lunoj de Urano
france Kordelio, el la paĝaro de Jean-Michel
germane Kordelio kaj Ofelio (el "Projekto Luno")
|