Foroso









































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Foroso
ruse Форос
ukraine Форос
krime-tatare Foros

Coats of arms of None.svg

Apartenas al:

Jalta municipo, Forosa komunumo

Koordinatoj:

44° 24′ N, 33° 47′ O44.39222222222233.785833333333Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 47′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~50 m

Loĝantaro:
2 185 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98690

Telefonkodo:
+380-654

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Foroso (Krimeo)

DMS

Foroso

Foroso


Situo de Foroso sur la mapo de Krimeo




Foroso (Jalto)

DMS

Foroso

Foroso


Situo de Foroso sur la mapo de la Jalta municipo (la Forosa komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Foroso (ruse Форос, ukraine Форос, krime-tatare Foros) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro proksime al la okcidenta limo de la Jalta municipo; 3 kilometrojn okcidente de la loĝloko troviĝas la kabo Sariĉo, kiu estas la plej suda punkto de Ukrainio. La nomo de la loĝloko venas el la helena lingvo de la vorto φορος (pago, imposto).




Vidaĵo de la loĝloko




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 La nuntempo


    • 2.1 Transporto




  • 3 Interesaĵoj


  • 4 Vidu ankaŭ





Historio |


La unuaj loĝlokoj ĉi tie ekzistis jam en la antikva tempo, tamen ili ne estis tre grandaj aŭ signifaj.


Post anekso de Krimeo fare de Rusuja Imperio la tero, ĉirkaŭanta la loĝlokon
apartenis al diversaj altrangaj nobeloj. Fine de la XIXa jarcento
Foroson ekposedis moskva negocisto A. Kuznecov, kiu transformis
ĝin en belan eŭrop-aspektan loĝlokon. Danke al liaj klopodoj ĉi tie
estis kreita la Forosa parko, kiu nun estas "ĝarden-parka monumento
de tutukrainia graveco". Li ankaŭ konstruigis la palacan ensemblon, kiu
konserviĝis ĝis nun. La internon de la ĉefa palaco-domo, konstruita
en la klasikisma stilo, pripentris famaj pentristoj de la XIXa jarcento:
Kleber, Ĉagin, Makovskij.


En la jaro 1892 sur la Ruĝa Roko super Foroso laŭ la projekto de
arkitekto G. Ĉagin kontraŭ mono de A. Kuznecov oni konstruis preĝejon
en bizanca stilo, kiu ĝis nun estas vizitkarto de Foroso.


Komence de la XXa jarcento en la loĝloko floras vinberkultivado
kaj vinfarado.


Ekde la jaro 1922 Foroso evoluas kiel kurac-loko; ĉi tie oni
kuracas ĉefe la malsanojn de kardiovaskula sistemo, malsanojn de la spira kaj
nerva sistemoj.


En la jaro 1962 Foroso ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.



La nuntempo |




Vidaĵo de Foroso kaj de la Forosa preĝejo de sur la montpasejo "Bajdara pordego"


En la loĝloko estas 1 mezlernejo, infan-ĝardeno, polikliniko, klubo, muzika lernejo.
La ĉefa entrepreno de la loĝloko estas granda sanatorio. La ĉefa
vidindaĵo - la Forosa preĝejo kaj la bele ornamita Bajdara montpasejo.
Somere Foroso estas populara ripoz-loko.



Transporto |


La loĝloko situas tuj ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio kaj
estas ligita per busa trafiko al Sebastopolo kaj Jalto.



Interesaĵoj |


Apud Foroso troviĝas kelkaj somerdomoj de gravaj ukrainiaj (antaŭe - sovetiaj) politikistoj. En unu el tiuj somerdomoj troviĝis prezidento de USSR Miĥail Gorbaĉev dum la puĉo en aŭgusto 1991.



Vidu ankaŭ |


  • Forosa preĝejo




































La loĝlokoj de la Jalta municipo



Urboj

Alupko • Jalto

Urbotipaj loĝlokoj

Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo

Vilaĝoj:

Opolznevoje

Loĝloketoj

GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto