Ponizovko (Jalta municipo)









































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Ponizovko
ruse Понизовка
ukraine Понизівка
krime-tatare Aşağı Kikineiz

Sin escudo.png

Apartenas al:

Jalta municipo, Simeiza komunumo

Koordinatoj:

44° 24′ N, 33° 57′ O44.39533.952777777778Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 57′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~50 m

Loĝantaro:
361 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98689

Telefonkodo:
+380-654

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Ponizovko (Krimeo)

DMS

Ponizovko

Ponizovko


Situo de Ponizovko sur la mapo de Krimeo




Ponizovko (Jalto)

DMS

Ponizovko

Ponizovko


Situo de Ponizovko sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Ponizovko (ruse Понизовка, ukraine Понизівка, krime-tatare Aşağı Kikineiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Administre la loĝloko apartenas al la Simeiza komunumo.


La loĝloko situas ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio kaj estas ligita per busa trafiko al Simeizo, Jalto kaj Sebastopolo. En la loĝloko rezidas ĉirkaŭ 360 homoj (plejparte rusoj).


Sur la teritorio de la loĝloko konserviĝis malnovegaj tomboj de taŭridanoj (praloĝantoj de Krimeo), kiuj atestas, ke la homo vivis ĉi tie jam antaŭ longege. En la VIII-Xaj jarcentoj p.K. ĉi tie ekzistis monaĥejo-fortikaĵo, konata sub la nomo Kuĉuk-Isar.


En la jaro 1830 generalo Teodosios Reveliotis (kiu posedis grandajn terenojn okcidente de Simeizo) konstruis ĉi tie la vilaon "Sankta Triunuo". Meze de la XIXa jarcento ĝi mem kaj apuda terpeco estis venditaj; parton de la bieno aĉetis fama rusa pentristo Arĥip Kuinĝi (lia domo situis en la alta kabo Kacivelo proksime al pentrinda roko Uzun-Taŝ, kiun la artisto multfoje pentris).




Kuinĝi - Maro.Krimeo


Post la Oktobra Revolucio ĉiuj loĝejoj de nobeloj kaj riĉuloj estis naciigitaj kaj plu uzataj por diversaj sanatorioj kaj ripozejoj. Nun en la loĝloko estas kelkaj grandaj sanatorioj; la kurac- kaj ripoz-industrio estas la ĉefa branĉo de la ekonomio de la loĝloko.





































La loĝlokoj de la Jalta municipo



Urboj

Alupko • Jalto

Urbotipaj loĝlokoj

Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo

Vilaĝoj:

Opolznevoje

Loĝloketoj

GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto