Belogorsko (Krimeo)
















































Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Belogorsko
ruse Белогорск
ukraine Білогірськ
krime-tatare Qarasuvbazar

Sin escudo.png

Apartenas al:

Belogorska distrikto

Koordinatoj:

45° 3′ N, 34° 36′ O45.05444444444434.602222222222Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 36′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~180 m

Areo:
5,42 km²

Loĝantaro:
— Loĝdenso:
18 400 (laŭ 2006)
3394,83 hom/km²

Poŝtkodoj:
97600 — 97609

Telefonkodo:
+380-6559

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:
Karasubazar (ĝis 1944)

Oficiala paĝaro nekonata






Belogorsko (Krimeo)

DMS

Belogorsko

Belogorsko


Situo de Belogorsko sur la mapo de Krimeo







v  d  r


Information icon.svg



Belogorsko (antaŭ 1944 - Karasubazar, ruse Белогорск, ukraine Білогірськ, krime-tatare Qarasuvbazar) estas urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Belogorska distrikto (montrita densblue sur la mapo). La urbo situas ĉe la rivero Bijuk-Karasu 42 km. oriente de Simferopolo. Tra la urbo pasas la vojo, kiu kunligas Simferopolon kun la orienta parto de Krimeo. La rusa kaj ukraina nomoj signifas laŭvorte Urbo kun blankaj montoj, la krime-tatara nomo signifas Bazaro ĉe [rivero] Karasu.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Ekonomio


  • 3 Socia sfero


  • 4 Vidindaĵoj





Historio |


La unua mencio pri la urbo rilatas al la 13-a jarcento. Dum malfrua mezepoko la urbo estis grava komerca centro sur la vojoj, kiuj kondukis al Eŭpatorio kaj Teodozio. Dum la tempoj de Krimea Ĥanlando la urbo apartenis al grava nobela familio Ŝirin. Kelkfoje (en la jaroj 1624, 1628, 1630, 1675) la urbo estis prirabita fare de kozakoj. En la jaro 1736, kiam la tiama ĉefurbo de Krimeo
Baĥĉisarajo estis forbruligita, Karasubazar iĝis rezidejo de ĥano Fetiĥ II Geraj, tamen jam post unu jaro la urbo estis forbruligita fare de rusujaj militistoj.


Antaŭ la ekzilo de krime-tataroj (18-an de majo 1944) Belogorsko estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Aluŝto kaj Baĥĉisarajo), kie la krime-tatara loĝantaro estis pli multnombra, ol la alinacia loĝantaro.


En la 19-a ĝis la unua duono de la 20-a jarcento la urbo estis ankaŭ la ĉefa centro de la krimĉaka kulturo (krimĉakoj - tjurka gento, loĝanta en Krimeo), sed dum la germana okupado dum la Dua Mondmilito la tuta krimĉaka loĝantaro estis ekstermita.



Ekonomio |


La ĉefa entrepreno - la Belogorska vinfarejo. Estas ankaŭ kelkaj malgrandaj konstru-uzinoj.


En la urbo estas aŭtobusa stacio.



Socia sfero |


En la urbo estas 4 bazaj lernejoj, du hospitaloj, kinejo, 2 bibliotekoj, muzika lernejo, regionstuda muzeo; kelkaj preĝejoj, 3 moskeoj.


Nuntempe en la urbo loĝas iom pli ol 18 mil homoj (ĉ. 37% - rusoj, ĉirkaŭ 28% - krime-tataroj, ĉirkaŭ 24% - ukrainoj).



Vidindaĵoj |


La urbo ne estas populara turisma centro, tamen eblas mencii la ruinojn de la palaco Taŝ-Ĥan (konstruita en la 15-a jarcento). Proksime al la urbo ĉe la vilaĝo Belaja Skala estas natura monumento - la roko Ak-Kaja (Blanka Roko).





































La loĝlokoj de la Belogorska distrikto



Urboj

Belogorsko

Urbotipaj loĝlokoj

Zujo

Vilaĝoj:

AleksandrovkaAleksejevkaAnnovkaAromatnojeBalanovoBalkiBarabanovoBelaja SkalaBogatojeCvetoĉnojeĈeremisovkaĈernopoljeGorlinkaGolovanovkaDivnojeDolinovkaDozornojeĤlebnojeJabloĉnojeJakovlevkaJelenovkaKarasjovkaKizilovkaKirpiĉnojeKrasnaja SlobodaKrasnogorskojeKrasnosjolovkaKrivcovoKrimskaja RozaKriniĉnojeKurortnojeKurskojeLitvinenkovoLeĉebnojeLugovojeMalinovkaMeĵgorjeMeleĥovoMelniĉnojeMelnikiMiĉurinskojeMironovkaMuromskojeNekrasovoNiĵnije OreŝnikiNovoaleksandrovkaNovogrigorjevkaNovoĵilovkaNovokljonovoOpitnojePavlovkaPĉelinojePetrovoPovorotnojeProlomRadostnojeRodnikiRusakovkaRusskojeSennojeSevernojeSinekamenkaTopoljovkaTurgenevoUĉebnojeUdarnojeUkrainskojeUljanovkaVasiljevkaVerĥnije OreŝnikiViŝennojeViŝnjovojeVladimirovkaZareĉjeZelenogorskojeZemljaniĉnojeZibini

Loĝloketoj

OvraĵkiPaseĉnoje




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto