Folia legomo
Foliaj legomoj, ankaŭ nomataj "verdaj legomoj" estas plantaj folioj manĝataj kiel legomoj, foje akompanataj de delikataj petioloj kaj burĝonoj. Kvankam ili venas de larĝa vario de plantoj, la plej multaj foliaj legomoj tre similas laŭ nutraj detaloj kaj preparmanieroj por manĝado.
Konatas preskaŭ mil specioj de foliaj legomoj. La plej multaj venas de mallongvivaj herbaj plantoj kiel laktuko aŭ spinaco. Lignaj plantoj kies folioj manĝeblas estas inter alie specioj de baobabo, aralio, moringo kaj moruso.
La folioj de multaj specioj de furaĝo ankaŭ estas home manĝeblaj, sed kutime nur manĝatas en kondiĉoj de granda malsato. Tiuj plantoj ofte pli facile kreskas kaj disvastiĝas ol tradiciaj foliaj legomoj, sed la uzado de ilia nutra valoro pli malfacilas unuavide pro granda kvanto de plantaj fibroj.
Nutra valoro |
Foliaj legomoj tipe havas malmultajn kaloriojn, malmultan grason, multe de proteino po kalorio, multe da plantaj fibroj, da fero kaj kalcio, kaj tre grandajn kvantojn da plantaj ĥemiaĵoj kiel vitamino C, karotenoidoj, luteino, foliata acido kaj vitamino K.
Preparo |
Plej multaj foliaj legomoj manĝeblas krude, ekzemple en sandviĉoj aŭ salatoj. Ili uzeblas por ĉirkaŭruli aliajn manĝeblajn enhavaĵojn kompareble al tortiljo. Same eblas ilin boli, friti aŭ aŭ kuiri per vaporo. Foliaj legomoj farĉitaj per porkaĵo estas tipaj pladoj en la kuirarto ekzemple de suda Usono. Ankaŭ en la kuirarto de suda kaj sudorienta Azio, foliaj legomoj (aparte vaporkuiritaj) havas tre grandan rolon.
Folia aŭ folilegomo estas:
- petroselo
- folibeto
- spinaco
- blanka brasiko
- ruĝa brasiko
- savoja brasiko
sabeliko aŭ krispa brasiko
- laktuko
- laktukofolio
- valerianelo
endivio kaj skarolo
- cikorio
- ĉina brokolo
- eruko
- akvokreso
- ampeloprazo
- cerefolio
- ĉina brasiko
- kardono
- portulako
- mirido
tetragonio aŭ nov-zelanda spicaco
- kaj multaj aliaj, speciale el tropikaj aŭ subtropikaj landoj
Aliaj legomgupoj estas
- brasika legomo
- florlegomo
- cepa legomo
- fruktlegomo
- tiglegomo
radiklegomo.
Eksteraj ligiloj |
- Eintrag bei lebensmittellexikon.de