Kerĉo
Kerĉo | |||
ukraine: Керч, ruse: Керчь, krime-tatare: Keriç | |||
urbo | |||
Fortreso Jenikale konstruita fare de turkoj en la 18-a jarcento | |||
| |||
Oficiala nomo: Керч | |||
Lando | Rusio / Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Respubliko | Respubliko Krimeo | ||
Regiono | Kerĉa municipo | ||
Historiaj regionoj | Krimea Ĥanlando, Bospora Imperio, Rusia Imperio | ||
Parto de | Krimeo | ||
Konataj lokoj | Jenikale, Pantikapeo | ||
Akvoj | Kerĉa markolo, Nigra Maro | ||
Situo | Kerĉo | ||
- alteco | 3 m s. m. | ||
- koordinatoj | 45°21′00″N 36°26′00″E / 45.35°N, 36.433333°O / 45.35; 36.433333 (Kerĉo) | ||
Areo | 108,0 km² (10 800 ha) | ||
Loĝantaro | 151 327 (2006) | ||
Denseco | 1 401,18 loĝ./km² | ||
Biomo | Krimea arbarmasivo | ||
Fondita | -530 | ||
- statuso de urbo | 1821 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 98300-98399 | ||
Kodo | +7 978 | ||
OKATO | 111200000 | ||
Aŭtokodoj | 82 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Rusio | |||
Situo enkadre de Krimeo | |||
Vikimedia Komunejo: Kerch | |||
Retpaĝo: gorsovetkerch.ru | |||
Kerĉo (ruse Керчь, ukraine Керч, krime-tatare Keriç) estas urbo en la orienta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la Kerĉa markolo; ĝi estas grava industria kaj transporta urbo, centro de turismo kaj somera ripozado, Urbo-Heroo. La nomo de la urbo laŭ la plej disvastigita hipotezo venas el la pra-rusa vorto "къркъ" ("gorĝo"), kio aludas al la mallarĝa markolo ĉe la urbo.
Enhavo
1 Historio
1.1 Antikveco
1.2 Mezepoko
1.3 La nova tempo
1.4 Kerĉo en la 20-a jarcento
2 Ekonomio
2.1 Transporto
3 Bildaro
4 Socia sfero
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Historio |
Antikveco |
Kerĉo estas unu el la plej malnovegaj urboj de Krimeo; oni trovas
ĉi tie la restaĵojn de la homa agado, kiuj apartenas al la 17a-15a jarcentoj
a.K.
En la 7a jarcento a.K. la helenaj koloniistoj el Mileto fondas ĉi tie
la urbon Pantikapeo (el la helena Παντικάπαιον,
kio siavice venas el la iranaj lingvoj kaj signifas "fiŝa vojo"). Pro la favora situo
de la urbo (ĝi estis grava komerca centro sur la vojo inter Azio kaj Eŭropo) ĝi
rapide kreskis. En la tempo de sia disfloro Pantikapeo havis la areon de 100 hektaroj.
La ĉefaj eksportaĵoj de la urbo estis greno kaj fiŝ-produktoj. Aktive disvolviĝis
ankaŭ vin-produktado.
En la jaro 480 a.K. la urbo iĝis ĉefurbo de la Bospora Reĝlando (la unuiĝo
de helenaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro). La celo de la unuiĝo
estis kontraŭstarado de helenoj kontraŭ skitoj. Tiutempe Pantikapeo cizelis
propran arĝentan kaj oran monon. La disfloro de la Bospora Reĝlando venas
en la 4a-2a jarcento a.K., kiam la Reĝlando okupis la orientan parton de la Krimea Duoninsulo
kaj la Tamanan Duoninsulon; tiutempe la reĝlando estis sinsekve regata de la
dinastioj de Arĥeanaktidoj kaj Spartokidoj.
Ĉe la limo inter la dua kaj unua jarcentoj a.K. post kelkaj militoj inter la Bospora
kaj Ponta Reĝlandoj kaj kelkaj ŝtatrenversoj Pantikapeo kaj la tuta Bospora Reĝlando
iĝis parto de Ponto sub gvido de reĝo Mitridato la 6a Eŭpatoro. Post malvenko
en militoj kontraŭ la Roma Imperio Mitridato mortigas sin en Pantikapeo (en la jaro 63 a.K.).
Post almilito de Pantikapeo fare de Pompeo la Bospora Reĝlando iĝas kolonio
de la Roma Imperio kaj ĝin ekregas caro Farnako (filo de Mitridato, kiu ekribelis
kontraŭ la patro). La Reĝlando kaj la urbo daŭre prosperas, tamen en la unuaj
jarcentoj p.K. la urbon kaj la tutan Bosporan Reĝlandon atakas ostrogotoj
En la jaro 375 p.K. la urbo estis definitive detruita de hunoj. Sur la loko de
la urbo restis nur eta loĝloko, kiu malrapide renaskiĝis kaj kreskis dum jarcentoj.
Mezepoko |
Ekde la VIa jarcento p.K. la urbo estas regata de la Bizanca Imperio. Laŭ la
ordono de imperiestro Justiniano la Ia ĉi tie estas konstruata fortreso,
nomita Bosporo. La urbo ekevoluas sub influo de la greka ortodoksismo.
Proksimume ekde la VIIa jarcento la urbo trafas sub regadon de
ĥazaroj (tjurka popolo), tamen kristanismo dominis en la
urbo. Tiutempe en la urbo aperas gravaj preĝejoj, kelkaj el kiuj konserviĝis
ĝis nun (la plej impona - la Preĝejo de Johano la Baptisto, konstruita
en la jaro 717).
En la IXa jarcento la urbo transiris sub regadon de la slava ŝtato Kieva
Rusujo, ĝi iĝas grava urbo de la Tmutarakana princlando kaj unu el
la ĉefaj marhavenoj de Kieva Rusujo; tiutempe la urbo nomiĝis Korĉev.
En la XIIa jarcento la urbo estis grave damaĝita fare de polovcoj (tjurka
popolo) kaj por iom da tempo revenis al la regado de Bizancio (malgraŭ
la dominado de la slava loĝantaro en la urbo), tamen en la XIIIa jarcento
la urbon konkeris mongoloj.
En la jaro 1318 la urbon ekposedis ĝenovanoj; ĝi iĝis unu el la urboj
de la ĝenovaj teritorioj en Krimeo, kies administra centro estis la urbo
Kaffa (moderna Teodozio). Dum la ĝenova regado la urbo nomiĝis
Vosporo kaj Ĉerkio kaj estis grava mar-haveno.
En la jaro 1475 la urbo transiras al la Otomana Imperio. Dum la otomana
regado la urbo malprosperas kaj estis kelkfoje prirabita de ukrainaj kozakoj.
Dum la otomana regado en la urbo estis konstruita la fortreso Jenikale.
La nova tempo |
Post la Rusuj-Turkuja milito en la jaro 1774 la urbo kaj la fortreso Jenikale transiras al Rusujo.
En la jaro 1783 post anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio Kerĉo iĝas
parto de la Taŭrida gubernio. Tiutempe en la urbo loĝis plejparte grekoj,
rusoj, ukrainoj, italoj kaj armenoj. En la jaro 1821 la urbo estis organizita
en apartan administran unuon - Kerĉ-Jenikalan urban municipon, kaj ekde tiu
tempo la urbo grave pliboniĝis (aperas bonaj vojoj, estis organizitaj arkeologia
muzeo kaj kelkaj lernejoj). En la jaro 1830 en la urbo estis 24 fiŝ-kaptaj
entreprenoj, kreskis la signifo de la Kerĉa mar-haveno. En la jaro 1846 en la
urbo ekfunkciis gis-uzino.
Meze de la XIXa jarcento en Kerĉo loĝis 13,6 mil homoj. Dum la Krimea (Orienta)
milito en la jaro 1855 la urbo estis detruita kaj prirabita fare de la britaj
trupoj. Fine de la XIXa jarcento Kerĉo iĝas grava metal-industria urbo, oni
konstruas fervojon.
Kerĉo en la 20-a jarcento |
Komence de la 20-a jarcento en la urbo loĝis pli ol 30 mil homoj. Post la dekadenco, kaŭzita de la Unua Mondmilito kaj la Interna Milito la urbo tamen rapide rekreskas. En la jaro 1939 en la urbo loĝas jam pli ol cent mil homoj.
Dum la Dua Mondmilito Kerĉo iĝis areno de akraj bataloj inter la sovetiaj kaj germanaj armeoj. Novembre 1941 germanoj unuafoje konkeris la urbon, tamen jam la 30an de decembro la urbo estis liberigita. Post la retiriĝo de la sovetiaj milit-fortoj sufiĉe granda partizana taĉmento restis en la Aĝimuŝkajaj ŝtonminejoj kaj dum multaj monatoj batalis kontraŭ la germana armeo jam en la okupita urbo.
La urbo estis definitive liberigita la 11-an de aprilo 1944. En la jaro 1973 la urbo ricevis la honoran titolon "Urbo-Heroo".
Ekonomio |
Dum la dua duono de la 20-a jarcento Kerĉo estis grava ŝip-konstrua kaj
metal-produkta centro. Por la industrio gravis la fakto, ke la Kerĉa
Duoninsulo (la orienta parto de la Krimea Duoninsulo) havas
sufiĉe gravajn kvantojn de fer-erco. Krome, en la urbo estas konstru-materiala
uzino, kelkaj nutraj fabrikoj.
Post la disfalo de Sovetunio la peza industrio de la urbo grave
malprogresis, la elminado de la fer-erco estis plene haltigita. Nun
la urbo evoluas ĉefe kiel turisma kaj ripoza centro, tamen, diference
de la aliaj ĉemaraj urboj de Krimeo Kerĉo ne havas multajn sanatoriojn
kaj kuracejojn.
Same kiel antaŭe ankaŭ nun gravan rolon por ekonomio de la urbo ludas
la fiŝ-kaptado kaj fiŝ-prilaborado.
Transporto |
La urbo havas komercan marhavenon (aparta porpasaĝera ŝip-navigo ne ekzistas),
fervojan stacidomon (la fervoja linio ligas la urbon kun Ĝankojo) kaj
aŭtobusan stacion. Krome, la urbo estas ligita al Tamana Duoninsulo de Rusio
per prama linio.
En la urbo mem estas busaj kaj trolebusaj transportaj linioj.
Bildaro |
Ruinoj de Pantikapeo
Glor-obelisko sur la monteto Mitridat
Socia sfero |
La urbo havas 28 bazajn lernejojn, kelkajn teknikajn lernejojn (ankaŭ
la medicinan), 9 altlernejojn (la plej grava el ili - la Kerĉa Ŝtata Mar-teknologia
Universitato).
En la urbo estas multaj historiaj vidindaĵoj (la restaĵoj de Pantikapeo,
de la fortreso Jenikale, la preĝejo de Johano la Baptisto de la jaro 717 kaj
kelkaj aliaj), arkitektaj monumentoj (ekz., la t.n. Granda Mitridata Ŝtuparo,
konstruita en la jaroj 1833-1840 kaj havanta 428 ŝtupojn) kaj historia muzeo,
dediĉitan al la agado de Aĝimuŝkajaj partizanoj.
Vidu ankaŭ |
- Trolebusa transporto en Krimeo
Eksteraj ligiloj |
- Paĝaro pri la urbo (ruse)
- Paĝaro pri la urbo (ruse)
|
|
|