Salomon Kornfeld






























Salomon Kornfeld

Salomon Kornfeld Grenkamp 1919.jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Salomon Kornfeld

Naskiĝo

1-an de julio 1896 (1896-07-01)

Morto

1-an de januaro 1943 (1943-01-01) (46-jara)
en Natzweiler-Struthof concentration camp

Profesio

esperantisto, verkisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg





Salomon Kornfeld en uniformo dum la unua mondmilito, 1915




Kornfeld (la unua dekstre) kiel delegito al la 24a Kongreso de Paco, 1922


Salomon (Salo) KORNFELD, ps. Grenkamp (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzweiler-Struthof en 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, portempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).


Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. De 1914 li estis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo en Krakovo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.


Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.



Verkoj |




  • Krioj de l' koro (poemoj), Penseroj (kompilitaj citaĵoj), Kuzeto (1925, trad. komedieto de Michał Bałucki),


  • Vortoj de Profesoro Th. Cart (1927);


  • Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930, kompletigo de verko de Paul Fruictier);


  • Plena Vortaro de Esperanto (kunredaktoro, 1-a eld. 1930);

  • Lernolibro por poloj;


  • 5.000.000 (originalaj noveloj, 1931);


  • Vivo de Cart (1932),


  • Pol-Pomeranio (trad. de la politika verko de Casimir Smogorzewski, 1932);


  • Pola Folkloro kaj Popolkanto (1933). Pri l' Moderna Arto (1933).

  • Oficiala vortaro de Esperanto (1937)


El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistikaj kaj publicistaj verkoj kaj certe la Plena Vortaro.



Bibliografio |



  • 1949: Laurat, Lucien. Memoraĵoj pri Grenkamp-Kornfeld. En: Franca Esperantisto, 17-a jaro, 1949, n-ro 101 (1), p. 3,6


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Salomon Kornfeld en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Salomon Kornfeld en Vikifontaro (Universala biblioteko)




  • Paĝo ĉe Originala Literaturo en Esperanto

  • "La pereintoj in memoriam" fare de Jean Amouroux


  • Libroj de kaj pri Salomon Kornfeld en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo


  • Artikoloj de kaj pri Salomon Kornfeld en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu kaj je "kornfeld" kaj je "grenkamp")





Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51