Gurzufo













































Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Gurzufo
ruse Гурзуф
ukraine Гурзуф
krime-tatare Gurzuf

FLA Hursuf, Krym, Ukraine.svgCOA Hursuf, Krym.svg

Apartenas al:

Jalta municipo, Gurzufa komunumo

Koordinatoj:

44° 33′ N, 34° 17′ O44.55277777777834.2875Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 17′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~50 m

Loĝantaro:
8626 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
98640-98643

Telefonkodo:
+380-654

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭaj nomoj:

Gorzovium, Gorzuviti

Oficiala paĝaro nekonata






Gurzufo (Krimeo)

DMS

Gurzufo

Gurzufo


Situo de Gurzufo sur la mapo de Krimeo




Gurzufo (Jalto)

DMS

Gurzufo

Gurzufo


Situo de Gurzufo sur la mapo de la Jalta municipo (la Gurzufa komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Gurzufo (ruse Гурзуф, ukraine Гурзуф, krime-tatare Gurzuf) estas urbotipa loĝloko en la Jalta municipo (Gurzufa komunumo) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo sur la Suda Bordo de Krimeo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografia situo kaj klimato


  • 3 Ekonomio kaj socia sfero


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Bildgalerio





Historio |


La loĝloko estis fondita supozate en la 4-a jarcento p.K. laŭ la ordono de imperiestro Justiniano la 1-a kiel fortikaĵo. Ekde la 6-a jarcento la fortikaĵo estas menciata en diversaj fontoj sub la nomoj Gorzovium kaj Gorzuviti.


Dum la mezepoko (ĝis la 19-a jarcento) ĉi tie troviĝis negranda vilaĝo, loĝata plejparte de
krime-tataroj. La loĝloko famiĝis pro tio, ke granda rusa poeto Puŝkin
vizitis ĝin dum sia vojaĝo en Krimeo.


En la jaro 1926 la loĝloko ricevis la statuson de urbotipa loĝloko kaj ekevoluis kiel kurac-loko.



Geografia situo kaj klimato |


Gurzufo situas sur la Suda Bordo de Krimeo en pentrinda amfiteatro de
montoj. Oriente la loĝlokon gardas la monto Ajudago (Urso-monto), norde —
la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (ĝia Gurzufa altebenaĵo),
okcidente — la flanka montoĉeno Avinda. Tra la loĝloko fluas la rivero
Avunda. La loĝloko situas 16 kilometrojn for de Jalto (al kiu Gurzufo
estas ligita per busa kaj trolebusa trafikoj).


En la maro ĉe la loĝloko staras du rokoj, nomataj Adalaroj, kiuj
kune kun la monto Ajudago kaj kelkaj surbordaj rokoj formas tre belan
pejzaĝon.


La klimato estas subtropika mediterane-tipa, sufiĉe seka kaj varmega. La
averaĝa aer-temperaturo de januaro: +3°С; de julio: +24,6°С. La averaĝa
jara kvanto de hidrometeoj — 514 mm.; la kvanto de sun-horoj — 2250 jare.



Ekonomio kaj socia sfero |


Gurzufo estas signifa perklimata kurac-loko kaj populara ripoz-loko. En
la loĝloko estas 3 grandaj sanatorioj, vin-produktejo, kelkaj lernejoj.
En la loĝloko troviĝas ankaŭ la fama internacia porinfana centro
"Arteko", kiu estis la plej populara pionira tendaro de Sovetunio.



Vidindaĵoj |



  • Restaĵoj de la mezepoka ĝenova fortreso sur la roko Ĝenevez-Kaja".

  • Somerdomo de rusa pentristo K. Korovin (kiu ekde la jaro 1947 funkciis kiel ripoz-domo por pentristoj; nun sanatorio).

  • Somerdomo kaj muzeeto de granda rusa verkisto A. P. Ĉeĥov.

  • La gurzufa parko — monumento de ĝarden-parka arto.

  • Domo de M. Rajevskij, en kiu en la jaro 1820 loĝis granda rusa poeto Puŝkin.

  • La natura vidindaĵo — la Gurzufa kreko mem, la enmaraj rokoj Adalaroj kaj la monto Ajudago (plej bele la kreko estas vidata de sur la ŝoseo Aluŝto-Jalto ĉe la okcidenta bordo de la kreko).



Bildgalerio |






































La loĝlokoj de la Jalta municipo



Urboj

Alupko • Jalto

Urbotipaj loĝlokoj

Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo

Vilaĝoj:

Opolznevoje

Loĝloketoj

GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto