Koktebelo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Koktebelo ruse Коктебель ukraine Коктебель krime-tatare Köktöbel | ||||
Apartenas al: | Teodozia municipo, Koktebela komunumo | |||
Koordinatoj: | 44° 58′ N, 35° 14′ O44.9635.240833333333Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 14′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~ 30-80 m | |||
Areo: | 0,8169 km² | |||
Loĝantaro: — Loĝdenso: | 2 841 (laŭ 2001) 3477,8 hom/km² | |||
Poŝtkodoj: | 98186 | |||
Telefonkodo: | +380-6562 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Antaŭa nomo: | Planerskoje (1948—1991) | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
Koktebelo (ruse Коктебель, ukraine Коктебель, krime-tatare Köktöbel) estas urbotipa loĝloko en la orienta parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Administre la loĝloko apartenas al la Teodozia municipo kaj troviĝas 20 kilometrojn sud-okcidente de Teodozio ĉe la aŭtovojo Teodozio-Aluŝto. Koktebelo troviĝas en tre pitoreska parto de Krimeo, ĉe la Nigra maro, apud la vulkana masivo Karadago. La loĝloko estas fama kaj populara ripoz- kaj kurac-loko, kaj ankaŭ grava kultura centro (ĝi estis la loĝ- kaj renkontiĝ-loko por multaj rusaj artistoj, kiel Maksimilian Voloŝin, Marina Cvetajeva, Osip Mandelŝtam, Andreij Belij k.a.).
Enhavo
1 Etimologio de la nomo
2 Historio
3 Loĝantaro
4 Ekonomio
5 Socia sfero
6 Bildgalerio
7 Eksteraj ligiloj
Etimologio de la nomo |
Ekzistas du ĉefaj versioj pri la etimologio de la nomo Koktebelo. Laŭ la unua
versio la krime-tatara vorto Köktöbel tradukendas kiel
"lando de bluaj montetoj" (kök — griz-blua, töbe — monteto, el — lando, teritorio).
Tiun "poezian" version subtenas la plimulto de la regionstuda literaturo.
Tamen pli verŝajna estas la alia versio. La vorto töbel en la krime-tatara lingvo signifas
"steleto sur la frunto de besto". La vortkombino kök töbel laŭ tiu ĉi versio signifas
"griza [ĉevalo] kun steleto sur la frunto". Tiun version konfirmas la fakto, ke ĝis la mezo
de la 20-a jarcento en la Ĝankoja distrikto ekzistis la vilaĝo Karatobel (qara
töbel - "nigra [ĉevalo] kun steleto sur la frunto"). Verŝajne kaj Koktebel, kaj
Karatobel estas la nomoj de la kipĉakaj familioj, kiuj mezepoke nomadis en la stepa parto
de Krimeo.
Historio |
La valoj ĉirkaŭ la monto Karadago estis loĝataj jam en la antikva tempo. La pli-malpli
signifa loĝloko aperas ĉi tie jam en la frua mezepoko. Fine de la 19-a jarcento Koktebelo
estis mezgranda vilaĝo, loĝata plejparte de krime-tataroj kaj bulgaroj. La moderna Koktebelo
estas unuiĝo de la krime-tatara vilaĝo Koktebelo, la bulgara vilaĝeto Barakol, la greka
vilaĝeto Armutluk, la rusa vilaĝeto Kordon kaj la somerdoma loĝloketo ĉe la
bordo de la Koktebela golfo.
Fine de la 19-a jarcento Koktebelo iĝas populara ripoz-loko, kiam la loka bienulo Eduard Andrejeviĉ Junge
komencis vendi siajn terpecojn por somer-domaj teritorioj. Diverstempe en la loĝloko loĝis
multaj famaj artistoj, tamen la plej fama loĝanto de Koktebelo estas la rusa poeto M. Voloŝin, kiu
dediĉis al Koktebelo kaj ĝenerale al la orienta parto de Krimeo multajn siajn versaĵojn.
En la 1920-aj/1930-aj jaroj Koktebelo iĝas centro de deltaplanismo (pro la fakto,
ke sur la apuda altebenaĵo Uzun-Sirt estas bonaj ventoj). Tial en la jaro 1945 ĝi ricevis
la nomon Planerskoje. Ekde la jaro 1963 Koktebelo havas la statuson de urbotipa loĝloko
kaj apartenas al la Teodozia municipo. Ekde 1979 ĝi apartenis al la Sudaka distrikto,
sed en la jaro 1991 ĝi estis renomita Koktebelo kaj resubigita al la Teodozia municipo.
Loĝantaro |
En la jaro 2001 en Koktebelo loĝis 2841 homoj. Ĉ. 50% de ili estis rusoj, ĉirkaŭ 36 % - ukrainoj;
en la loĝloko loĝas ankaŭ krime-tataroj, bulgaroj, grekoj, germanoj kaj reprezentantoj de
multaj aliaj nacioj.
Ekonomio |
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas la ripoz- kaj kurac-industrio. Koktebelo estas fama kaj populara ĉemara perklimata kuracloko. Krome, en la loĝloko estas kelkaj vin- kaj konjak-farejoj.
Transporte Koktebelo estas ligita al Simferopolo, Sudako, Kerĉo kaj Teodozio per busa trafiko.
Socia sfero |
En la loĝloko estas 1 mezlernejo, polikliniko, art-lernejo, kulturdomo, biblioteko, kelkaj ripozejoj.
En Koktebelo konserviĝis la domo-muzeo de M. Voloŝin. Aldone, en la loĝloko estas muzeo
de deltaplanismo.
Apud Koktebelo troviĝas la Karadaga natur-rezervejo.
Bildgalerio |
Eksteraj ligiloj |
(ru) Novaĵoj kaj fotoj de Koktebelo
(en) Vidaĵoj de Koktebelo
|
|