Rivero Manso
Rivero Manso | |
---|---|
Vido de la Rivero Manso en sia ero inter la lago Mascardi kaj la lago Los Moscos; Nacia Parko Nahuel Huapi, provinco Río Negro, Argentina. | |
Bazaj informoj | |
Situo | Argentino kaj Ĉilio |
Longeco | 110 km |
Fluo | |
Enfluejo | Rivero Puelo |
Geografio | |
La rivero Manso (milda, trankvila, pacema) estas rivero de Patagonio, kaj ricevas akvon el transanda baseno, kiu formiĝas en la sudokcidento de Argentino kaj elfluas ĉe la marbordo de Ĉilio. Ĝi ekfluas el la deklivaro de la monto cerro Tronador —en la loko nomita Pampa Linda, Bela Pampo— el kunfluo de diversaj riveretoj kaj rojoj, preskaŭ ĉiuj descendintaj el tiu monto. Estas la ĉefa alfluanto de la rivero Puelo, kiu elfluas en la Pacifiko, en Ĉilio.