Río Negro (rivero en Argentino)
Negro | |
---|---|
Mapo de la rivera fluo | |
Bazaj informoj | |
Situo | Argentino |
Longeco | 635 km |
Akvokolekta areo | 132,275 km² |
Averaĝa trafluo | 1,014 m³/s |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de riveroj Lemay kaj Neuquén |
- Alteco super marnivelo | 260 m m |
Enfluejo | Atlantiko |
- Alteco | 0 m |
Altecodiferenco | 260 m m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Neuquén, General Roca, Choele Choel, General Conesa, Viedma |
Negro (hispane: Río Negro = nigra rivero) estas la plej grava rivero en la argentina provinco Río Negro, kiu ricevis sian nomon de ĝi. La nomo estas traduko el la mapuĉa lingvo, en kiu la rivero nomiĝas Curu Leuvu.
La rivero ekestas per kunfluo de la riveroj Lemay kaj Neuquén proksime de urbo Neuquén. Je mallonga peco ĝi fluas en provinco Neuquén, poste eniras provincon Río Negro. Post 635 km ĝi fluas, proksime de urbo Viedma, en Atlantikon. En sia lasta parto ĝi fluas sur la limo de provincoj Río Negro kaj Buenos Aires.
La riversistemo Neuquén-Negro kune havas longon de ĉ. 1.066 km. Preskaŭ je sia tuta vojo ĝi paralelas kun distanco de 50 – 100 km al la malpli granda rivero Colorado, kiu fluas norde (maldekstre) de ĝi.
Vidu ankaŭ |
- Río Negro