Ojos del Salado
























Ojos del Salado

rigardo de la argentina al la ĉilia montopintoj
rigardo de la argentina al la ĉilia montopintoj


Alteco

6 893 m
Situo

Flago-de-Argentino.svg Argentino kaj Flag of Chile.svg Ĉilio

Montaro

Andoj

Koordinatoj

27°06′S 68°32′U  /  27.1°S, 68.533°U / -27.1; -68.533 (Ojos del Salado)Koordinatoj: 27°06′S 68°32′U  /  27.1°S, 68.533°U / -27.1; -68.533 (Ojos del Salado)







v  d  r


Information icon.svg



La vulkano Ojos del Salado en Argentino havas altecon de 6893 metroj super la marnivelo kaj sekve estas la plej alta vulkano de la tero kaj la dua plej alta monto de Sudameriko. Ĝi unuafoje grimpiĝis dum la jaro 1937 fare de la poloj Justyn Wojsznis kaj Jan Szczepanski. La vulkano estas parto de la montaro Andoj kaj situas vaste videble en Atakama-Dezerto, lime inter la ŝtatoj Argentino kaj Ĉilio.


Ĝi konsideriĝas ne plu aktiva vulkano, ĉar ekde jarcentoj ne plu dokumentiĝis vulkanaj erupcioj. Tamen ripete observiĝis elvenoj de subteraj gasoj, ekzemple dum 1937 kaj 1956, kaj la 14-an de novembro 1994.


Sur la montopinto, kiu pro la alteco kaj ekstremaj temperaturoj nur grimpeblas fare de spertaj montogrimpistoj, troviĝas arkeologiaj spuroj de prahistoriaj ofero-sanktejoj. Oni supozas, ke la inkaoj uzis la montopinton por ritaj oferoj.



Eksteraj ligiloj |



  • hispanlingva paĝo pri la monto Pissis

  • anglalingva paĝo pri la monto




  • Kategorio Ojos del Salado en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto