Ĉako (ekoregiono)






Situo de la ekoregiono.




Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.




Pejzaĝo en Provinco Ĉako, Argentino.




Paragvaja Ĉako.


La Ĉako estas tersupraĵa ekoregiono el la orientamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Argentino, Bolivio kaj Paragvajo.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Flaŭro


  • 3 Faŭno


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


La ekoregiono kovras surfacon de 786 790 da kvadrataj kilometroj en tiu parto de la Granda Ĉako situanta inter Andoj kaj la 56-a meridiano okcidanta. La vegetaĵaro alternas inter savano kaj seka dorna arbaro.



Flaŭro |


La Ĉako ampleksas plurajn biotopojn : savanojn, dornajn arbarojn, aŭ transiron de ambaŭ. Savanaj kaj herbejaj vivejoj estas karakterizataj de abundo de poacoj. Kebraĉa duonarbaro estas pli malferma ol dorna arbaro, kaj estas karakterizata de dornaj arbedoj (ekzemple Prosopis sp.), kaj kaktoj, kun dissemitaj arboj (ekzemple Aspidosperma quebracho, Bulnesia sarmientii kaj Schinopsis sp.) altaj ĝis 13 metroj. La superregantaj specioj ampleksas Prosopis ruscifolia, dorna fabaco, kaj Opuntia sp. (kaktoj). Izolitaj arbareroj de densa praarbara dornarbaro kelkfoje estas postrestintaj kiam la tereno estas senarbarigita por agrikulturaj celoj. La subarbaraĵo de praarbara dornarbaro estas dessimata kun dornaj surgrundaj plantoj kiaj Bromelia serra kaj Cleistocactus baumanii. Ĉako estas trapunktata de "tajamars" (lagetoj faritaj de la farmistoj por la brutaro) kiuj subtenas iom da akva vivo.



Faŭno |


Ĉako reprezentas regionon kiu ĝis freŝdate estis nesufiĉe esplorita, kun novaj specioj de grandaj vertebruloj kiaj la ĉaka pekario (Catagonus wagneri) kiu estis malkovrata nur en la 1970-aj jaroj. Krome, novaj registraĵoj de konataj specioj ĉiam pli bone estas dokumentataj ĉar la internacia scienca komunumo realigas pli da tereno-esplorado.


La ĉaka pekario, estas sendube la plej fama ĉaka (eble eĉ sudamerika) endemia specio. La dazipedoj atingas sian maksimuman diversecon en Ĉako, kun minimume ok kaj dek specioj en la paragvaja kaj argentino Ĉakoj respektive.


Aliaj tipaj specioj estas jenaj : la salakveja pediolago (Pediolagus salinicola), Ctenomys conoveri (ronĝuloj); la amerika reao (Rhea americana), la makistinamo (Nothoprocta cinerascens), la ĉaka ortalo (Ortalis canicollis), Chunga burmeisteri (Cariamidae), Amazona aestiva, la pikuja grundokolombo (Columbina picui), la gvirkukolo (Guira guira), Phacellodomus sibilatrix, Saltatricula multicolor, la paragvaja kajmano (Caiman yacare), la okcidenta boao (Boa constrictor occidentalis), la ŝajna akvokobro (Hydrodynastes gigas) kaj la ranoj Ceratophrys sp. kaj Phyllomedusa sauvageii.


Kaŭze de ĝia centra situo en sudameriko, Ĉako gastigas migrantajn birdojn kaj el sudaj kaj nordaj partoj de Sudameriko, kaj el pli nordaj partoj de Nordameriko.



Vidu ankaŭ |



  • Arida Ĉako

  • Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj

  • Ekoregionoj en Paragvajo

  • Humida Ĉako

  • Konservada stato de ekoregiono

  • Lazara taksono































































Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj

Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj

Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
NT0210 Ĉako

Flago-de-Argentino.svg Argentino, Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj

Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj
Flago-de-Kubo.svg Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj
Flago-de-Jamajko.svg Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj

Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj

Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago

Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj

Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro, Flago-de-Peruo.svg Peruo



Eksteraj ligiloj |
















Portala ikono Portalo pri Sudameriko
Portala ikono Portalo pri Biologio
Portala ikono Portalo pri Geografio




  • angle Ekoregiono NT0210 : Ĉako (WWF)


  • angle Ĉako (WWF-Wildworld)


  • angle Ĉako (Wildworld) - Nacia Geografia Societo


  • angle Ĉako (The Encyclopedia of Earth)


  • angle Chaco (Globalspecies)


  • angle Situo de la ekoregiono : tajpu Chaco




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto