Max von Laue
Max von Laue | |
|---|---|
| |
| Max von Laue, germana sciencisto | |
| Naskiĝo | la 9-an de oktobro 1879(nun 1879-10-09) en Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), |
| Morto | la 23-an de aprilo 1960 en Berlino |
| Loko de agado | Munkeno |
| Civitaneco | Germanio |
| Kampo | fiziko |
Alma mater | Universitato de Göttingen • Munkena universitato • Humboldt-Universitato en Berlino |
| Doktoreca konsilisto | Max Planck |
| Fama pro | dekliniĝo de rentgenradioj |
| Honorigo | Pour le Mérite for Sciences and Arts • Knight Commander's Cross of the Order of Merit of the Federal Republic of Germany • Ernst Reuter Medal • Nobel-premio pri fiziko • Max Planck Medal • Helmholtz Medal • Matteucci Medal • X-ray badge • Adolf-von-Baeyer Gold Medal • Fellow of the American Physical Society |
Max (Theodor Felix) von LAUE [maks fon laŭe] (9-an de oktobro 1879, Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), Germanio – 23-an de aprilo 1960, Berlino) estis germana sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1914 pro la malkovro de la dekliniĝo de rentgenradioj, pasantaj tra kristaloj. Surbaze de tio, li povis elkalkuli la difinitan ondolongon de la radioj. Tiu rezulto helpis ekzamenon de la kristalaj strukturoj kaj tio grave konstribuis al la evoluo de solidkorpa fiziko.
Laue en 1912 iĝis fizika profesoro de la Universitato de Zuriko. Li uzis tiujare kiel unua kristalon por deklinigi rentgenajn radiojn kaj per tio li montris, ke la rentgena radiado – simile al la lumo – estas elektromagneta radiadio. Li pruvis same, ke la kristaloj konsistas el regule ordigitaj atomoj.
Li apogis por relativeca teorio de Albert Einstein kaj faris kvantumteoriajn esplorojn. Li okupiĝis pri la Compton-efiko, dum kiu la ondolongo de la lumo ŝanĝiĝas je certaj kondiĉoj. Li analizis ankaŭ la disiĝon de la atomoj. Li gvidis ekde 1919 la teorian fizikan instituton de la Berlina Universitato, en 1951 li iĝis direktoro de la berlina Fizika–kemia Esplora Instituto Max Planck.